Azlor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azlor
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 0° 3′ U (mapo)42.097222222222-0.043611111111119Koordinatoj: 42° 6′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 496 m [+]
Areo 15,89 km² (1 589 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azlor (Provinco Ŭesko)
Azlor (Provinco Ŭesko)
DEC
Azlor
Azlor
Situo de Azlor
Azlor (Hispanio)
Azlor (Hispanio)
DEC
Azlor
Azlor
Situo de Azlor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azlor [+]
vdr

Azlor [azLOR] (aragone Aflor)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro ĉe valo nomita Val de Alferche, oriente de la rivero Alcanadre.

Ĝi limas okcidente kun Lascellas-Ponzano, norde kun Abiego, oriente kun Santa María de Dulcis, kaj sude kun Azara.

La loĝloko Azlor mem (496 msm)[2] estas je 44 km oriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo A-1231 kun Abiego nordokcidente, kaj Azara kaj Peraltilla sudoriente kaj tie kun la aŭtoŝoseo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia la loknomon "Azlor". La ebla ekzistado de kastelo atestas pri la defenda gravo de la loko. Tiukadre la municipa blazono estas bildo de kastelo. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

La loko estis de reĝlando (ne de senjorlando) ĝis 1137, almenaŭ, kaim ĝi havis tenantojn. [3] En 1200 la reĝo Petro la 2-a de Aragono donis al Miguel de Resún Azlor kontraŭ aliaj havaĵoj.[4] En 1326 la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono vendis Azlor. [5] En 1518-1519 Azlor estis domaro de Barbastro. [6] Kaj same en 1610. [7]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Azlor kie oni malaltiĝis el 494 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 148 loĝantoj (2022).[8]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la tuta urba kerno; la preĝejo (aragona gotiko); la Ermitejo de Sankta Jozefo; la Pantano de los moros (akvorezervejo Fondota (fino de la 18-a jarcento); fontano kaj lavujo de Labanera; blazondomoj Casa Palacio, Casa Barón, Casa Turia, Casa Zamora ktp., krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11an de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. (Ubieto Arteta, Los Tenentes, p. 129)
  4. (SINUÉS, nº. 396 y 397)
  5. (SINUÉS, nº. 466)
  6. (Colás-Salas, Movimientos sociales en Barbastro, En "Estudios, 79" (Zaragoza 1979), p. 174)
  7. (Labaña, p. 89)
  8. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Azlor en la hispana Vikipedio.