Saltu al enhavo

Lascellas-Ponzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lascellas-Ponzano
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22124
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 4′ U (mapo)42.0675-0.074999999999989 [+]
Alto 486 m [+]
Areo 27,332021 km² ( 273 3.2 021 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lascellas-Ponzano (Provinco Ŭesko)
Lascellas-Ponzano (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Lascellas-Ponzano
Lascellas-Ponzano (Hispanio)
Lascellas-Ponzano (Hispanio)
DEC
Situo de Lascellas-Ponzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lascellas-Ponzano [+]
vdr

Lascellas-Ponzano [lasZEljas-ponZAno] (aragone Ascellas-Ponzano) estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi estas formata per la loĝlokoj Lascellas kaj Ponzano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro inter la rivero Alcanadre kaj la rojo La Clamor, ĉe la ŝoseo Huesca-Barbastro, iom oriente de la rivero Alcanadre.

Ĝi limas norde kun Abiego, oriente kun Azlor kaj Azara, kaj sude kun Laluenga kaj Barbuñales.

La loĝloko Ponzano mem estas je 34 km oriente de Huesca, kaj je 20 de Barbastro, komunikata laŭ la ŝoseon N-240 kaj A-22 kun Angüés nordokcidente, kaj kun Peraltilla sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Ponzano.
La fontan-puto de Ponzano.

La areo estis loĝata de araboj. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon de Ponzano, malfrugotika kun renesanca pordego.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Lascellas-Ponzano kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 93 loĝantoj (2022).[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la la preĝejo (aragona gotiko); la Ermitejo de Sankta Romano; la fontano-puto kun protektaj simboloj markitaj en la interno; krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]