Abiego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abiego
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22143
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 4′ U (mapo)42.1198842-0.068137100000001Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 4′ U (mapo) [+]
Alto 539 m [+]
Areo 38,191585 km² ( 381 9.1 585 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abiego (Provinco Ŭesko)
Abiego (Provinco Ŭesko)
DEC
Abiego
Abiego
Situo de Abiego
Abiego (Hispanio)
Abiego (Hispanio)
DEC
Abiego
Abiego
Situo de Abiego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abiego [+]
vdr

Abiego [aBJEgo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto Famiñosa super la rivero Alcanadre.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro ĉe la rivero Alcanadre. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. La municipo enhavas krom Bierge mem la loĝlokon Alberuela de la Liena.

Ĝi limas okcidente kun Sabiñánigo, norde kun Bierge oriente kun Adahuesca kaj Alquézar, kaj sude kun Azlor kaj Lascellas-Ponzano.

La loĝloko Abiego mem (539 msm)[1] estas je 35 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-1227 el Bierge norde; laŭ la ŝoseo A-1229 el Adahuesca oriente kaj la aŭtoŝoseo A-22 sudokcidente; kaj laŭ la ŝoseo A-1231 oni komunikas kun Azlor sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kapitula kirko nome "Colegiata".
Pordego de la kirko. Sur lintelo "Porta Coeli", latine por "Pordo de la Ĉielo".

La areo estis loĝata de araboj, kiuj lasis la loknomon Abiego el aludo al iama kastelo kio atestas la defendan neceson. En 1322 la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono donis la lokon al Sibila de Antillón.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. En la 1960-aj jaroj Abiego absorbis la municipon Alberuela de la Liena.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Abiego kie oni malaltiĝis el 930 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 278 loĝantoj (2022).[2] En la tuta municipo oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 251 en 2022.[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas araba gvatoturo, mezepoka ponto, blazondomoj, la kapitula kirko, du ermitejoj, monaĥejo de la 18-a jarcento kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abiego en la hispana Vikipedio.