Béla Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Alexander
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1857 (1857-05-31)
en Kežmarok
Morto 15-an de januaro 1916 (1916-01-15) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistopedagogofizikisto • radiologo
vdr

Béla Alexander [aleksander], konata slovake Vojtech Alexander, laŭ hungarlingve kutima nomordo Alexander Béla estis hungara-slovaka kuracisto, radiologo, profesoro.

Béla Alexander

Béla Alexander [1] Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de majo 1857 en Hungara reĝlando en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 15-an de januaro 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Alexander frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1879, poste li laboris kaj lernis 3 jarojn en la universitata anatomia instituto. Inter 1882 kaj 1906 li kuracadis en Késmárk, dume en 1896 li vizitis Wilhelm Conrad Röntgen-on kaj li eklernis la novan ilon. Ekde 1898 li profitis la rentgenradiadon komence ĉe ostoj, poste ĉe pulmomalsanoj kaj fetojn. Ekde 1907 li estis nomita gvidanto de rentgena universitata laboratorio en Budapeŝto. Post 2 jaroj li komencis instrui en la universitato, en 1914 li havis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Menciindas, ke li havis pli grandan famon eksterlande, ol en Hungario.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Untersuchungen die Nieren und der Harn¬wege mit x-Strahlen (1912)
  • A magzati csontosodások syphilises változása... (1914)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Munkeno de 1959
  • memormedalo "Alexander Béla" de 1964
  • radiologia instutoto de Budapeŝto prenis la nomon "Alexander Béla" en 1965
  • memortabulo en Kežmarok de 1967

Fontoj[redakti | redakti fonton]