Březník (Modrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březník (apartigilo)
Březník
germane: Pürstling
solejo
Březník, arbaristejo
Oficiala nomo: Březník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Modrava
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Pado Ora pado historia
Najbaras kun Luzný/Lusen Germanio
Rojo Luzenský potok
Situo Březník
 - alteco 1 175 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 16″ N 13° 28′ 57″ O / 48.97111 °N, 13.48250 °O / 48.97111; 13.48250 (mapo)
Katastro 57,4 km² (5 740 ha) Filipova Huť
Valo Lusena valo
Unua skribmencio 1787
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březník (Modrava)
Portalo pri Ĉeĥio

Březník (germane Pürstling) estas solejo en Ĉeĥio, parto de municipo Modrava en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas en vasta valo de rojo Luzenský potok proksimume 7,5 km sudoriente de Modrava.

Březník situas en katastra teritorio Filipova Huť kun areo 57,4 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tra Lusena valo en mezepoko kondukis Ora pado. Tiu ĉi vojo kunigis Bohemion kun Passau. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1787. En la arbaristejon Pürstlink enmetis Karel Klostermann agadon de romano Ze světa lesních samot (El mondo de arbaraj solejoj), kiu okazas en la dua duono de la 19-a jarcento. La eksa Schwarzenberga arbaristejo estis en la jaroj 19982002 riparita kaj ŝanĝita en informcentrejon de Nacia parko Šumava.

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Březník troviĝas sur norda rando de Lusena valo de ebenaĵo Kvildské pláně, super kunfluejo de rojoj Luzenský kaj Březnický potok, per kiomestiĝas rojo Modravský potok, kiu estas ĉefa fonta alfluanto de rivero Vydra. La tuta areo estas unu el la plej pluvaj (longtempa mezproksimo 1552 mm, en la jaro 1922 eĉ 2132 mm kaj la plej malvarmaj lokoj en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en severe protektata zono de la parko.

Turismaj vojoj[redakti | redakti fonton]

El Březník kondukas tra arbaro instruvojo nomita "Ŝanĝo de montara picearo". El la valo proponiĝas unu el la plej belaj belvidoj al Luzný/Lusen, kiu situas 300 m malantaŭ la ĉeĥa-germana limo en Bavario.

Sur la vojo de la eksa Ora pado kondukis ĝis la dua mondmilito turisma pado. Post ellandigo de germanoj ĝi jam ne estis plu uzata. Mallongtempe tiu ĉi pado estis alirebla post falo de komunisma reĝimo, sed kun proklamo de la nacia parko ĝi fariĝis por turistoj el la ĉeĥa flanko denove nealirebla pro apero de urogalo. Limpasejon Modrý sloup do eblis ĝis la jaro 2009 atingi sole el la germana flanko, sed eĉ tie temas pri severe protektata areo kaj nemarkita pado. Ekde la jaro 2009 kondukas al Březník turisma trotuaro al la ŝtatlimo, kie ĝi estas liganta al limpasejo Modrý sloup kaj daŭrigas monto Luseno. La vojo ne kopias la devenan Oran padon, kondukanta tra Lusena valo, sed ĝi kondukas ĉirkaŭ la protektata areo sur deklivo de monto Špičník.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]