Luseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luseno
germane: Lusen, ĉeĥe: Luzný
monto
Luseno el vojo Sommerweg
Oficiala nomo: Lusen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Montaro Bavaria arbaro
Situo Luseno
 - alteco 1 373 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 21″ N 13° 30′ 25″ O / 48.93917 °N, 13.50694 °O / 48.93917; 13.50694 (mapo)
Geologia konsisto granito
Valo Lusena valo Ĉeĥio
Plantaro piceo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Apartaĵo Ŝtonaj maroj
Situo rilate al Ĉeĥio
Situo rilate al Ĉeĥio
Situo rilate al Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lusen
Portalo pri Geografio

Luseno (germane Lusen, ĉeĥe Luzný) estas monto en Germanio, kiu troviĝas en meza parto de germana flanko de Šumava en Nacia parko Bavaria arbaro en senpera proksimeco (300 metroj) de ŝtatlimo kun Ĉeĥio. Ĝin mezuras 1 373 metroj kaj inter montoj en Šumava ĝi elstaras pro la plej granda ŝtona maro, kiu kovras ĝian montopinton. Proksime de la monto sur limo kun Ĉeĥio troviĝas loko nomata Markfleckl, kiu ĝis la jaro 1803 estis trilanda punkto de Bohemio, Elektoprinclando Bavario kaj Episkopujo Passau.

Sur nordokcidenta deklivo fontas rojo Luzný potok, kiu post kelke da kilometroj kunfluiĝas kun rojo Březnický potok kaj kreas rojon Modravský potok. Tiu proksime de Modrava alprenas rojon Roklanský kaj Filipohuťský potok kreante riveron Vydra.

Supreniro[redakti | redakti fonton]

La plej mallonga supreniro eblas el parkumejo sub Luseno kaj la vojo daŭras proksimume 1,5 horon. Por supreniro eblas elekti el du vojoj, Sommerweg (Somera vojo) aŭ Winterweg (Vintra vojo). Turisma vojo el Luseno al Roklano (1453 m) daŭras proksimume 4 horojn. En esceptaj kazoj (apartaj agadoj kun permeso de NP Šumava) eblas supreniri al montopinto de Luseno el Březník en valo de rojo Luzný potok situanta en la ĉeĥa teritorio. Ekde la jaro 2009 eblas ankaŭ atingi la montopinton Březník, sed sur deklivo de Špičník, ne tra Lusena valo. La vojo estas markita per flava flava turisma marko marko kaj ĝi estas alirebla ekde la 15-a de julio ĝis la 15-a de novembro.

"Laboro de diablo"[redakti | redakti fonton]

La tuta regiono de Roklano ĝis Třístoličník (germane Dreisesselberg) estis dum jarcentoj kunigataj kun popolaj mitoj. En ravino Teufelsloch (libere tradukita kiel (kavoj de diablo") onidire loĝas mesaĝistoj de gehenoj kaj ĵetas ekvarmigitajn piceajn strobilojn je homoj, kiuj vojerarigas ĉi tien. La monto mem devis estiĝi tiel, ke reganto de gehenoj renversis ĉi tien veturilon kun grandegaj ŝtonegoj, kiujn li tiris, por ke baru Danubon en Passau, kaŭzu inundon kaj mortigu ĉiujn ties loĝantojn. Sed subite li ekaŭdis de malproksime preĝejan sonorilon, perdis ĉiun sian forton kaj devis la veturilon lasi.

Luseno en arto[redakti | redakti fonton]

Luseno fariĝis temo de multaj artistaj verkoj, ekz. en libro de ĉeĥa pentristo kaj verkisto Josef Váchal Šumava umírající a romantická (Šumava mortanta kaj romantika) ni povas trovi lignogravuraĵon Bouře nad Luzným (Ŝtormo super Luseno).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum bona videbleco eblas el Luseno observi panoramojn de montoj de nordaj Alpoj. El la montopinto estas bone videblaj ankaŭ ĉirkaŭaj montoj en Šumava sur la germana kaj la ĉeĥa flankoj (ekz. Roklano, Poledník, Černá hora kaj pluaj) kaj montopiedon de rojo Luzný potok kun Hraniční slatí en ĉirkaŭaĵo de Březník. Tra la valo sub Luseno kondukis en pasinteco Ora pado ĝis Březník, sed hodiaŭ pro apero de urogalo ĝi estas por publiko nealirebla. Luseno estas unu el kelke da lokoj, kie estas en Šumava devena monta pino. Tiu krom Šumava estas devena en Ĉeĥio jam nur en Gigantmontaro.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]