B-minoro
Aspekto
b-minoro estas tonalo de la modalo minoro, baziĝanta sur la toniko b. La tonalon b-minoro oni indikas en la notacio per du diesoj (f♯, c♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko b-d-f♯) oni nomas b-minoro.
Multaj komponistoj el la barokepoko kaj poste (ekz. Beethoven kaj Schubert) asociis ĉi tiun tonalon kun malhelo kaj morto. Beethoven onidire nomis ĝin „nigra tonalo“ (li verkis pri b-minora simfonio). ankaŭ la tono b ofte reprezentas morton (Schubert: „Die schöne Müllerin“, „Winterreise“).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Klasikuloj:
- Johann Sebastian Bach: meso b-minora; orkestrosuito n-o 2; franca uverturo (BWV 831)
- Carl Philipp Emanuel Bach: klavicenkonĉerto (Wq 30), triosonato (Wq 143), violonsonato (Wq 76)
- Johannes Brahms: klarnetkvinteto (op. 115)
- Edward Elgar: violonkonĉerto (op. 61)
- Sigfrid Karg-Elert: muziko por orgeno
- Franz Liszt: pianosonato
- Felix Mendelssohn Bartholdy: Capriccio brillant (op. 22)
- Wolfgang Amadeus Mozart: adaĝo por piano sola (KV 540)
- Franz Schubert: 7-a simfonio „la nefinita“, rondelo por violono kaj piano (D 895)
- Robert Schumann: alegro por piano (op. 8), etudo por piano (op. 56 Nr. 5)
- Richard Strauss: pianosonato (op. 5)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: 6-a simfonio („Pathétique“)
- Richard Wetz: violonkonĉerto
- Alban Berg: pianosonato op. 1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro