Baba Moustapha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baba Moustapha
Persona informo
Naskiĝo 1952
en Ĉado
Morto 1982
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Ĉado
Okupo
Okupo dramaturgo
vdr

Baba Moustapha - arabe بابا مصطفى - estis internacie konata teatra verkisto el la afrika lando Ĉado, verkinte en la franca. La naskiĝis en 1952 en Ĉado kaj mortis jam en 1982 en Parizo, atinginte apenaŭ 30 jarojn. Liaj teatraĵoj inkludas ("La Mastro de la Ĝinoj"), Le Souffle de l'Harmattan ("La Spiro de Harmatano" - Harmatano estas dumtage tre varmega vento en la Saharo) kaj "Makarie aux Épines" ("M. de Dornoj" - eble aludo al la antikva ŝtato Makurio). Lia postmorte publikigita teatraĵo Commandant Chaka (""komandanto Ĉaka", 1983), denunco de armeaj diktatorecoj, estas konsiderita kiel lia plej bona laboro. La teatra kompanio Association Artistique et Culturelle - Théâtre Vivant Baba Mustapha ("Arta kaj Kultura Asocio - Vivanta Teatro Baba Moustapha", franca mallongigo ACT-TVBM) estas nomata honore al li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]