Babken Arakeljan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Babken Arakeljan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1912 (1912-02-01)
en Mrgashat
Morto 16-an de aŭgusto 2004 (2004-08-16) (92-jara)
en Erevano
Lingvoj armena lingvo
Ŝtataneco SovetunioArmenio
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo historiistoinstruistoarkeologo
Information icon.svg
vdr

Babken Nikolaji ARAKELJAN (armene: Բաբկեն Նիկոլայի Առաքելյան; n. en la Erevana Gubernio, la 1-an de februaro 1912 - m. en Erevano, la 16-an de aŭgusto 2004) estis armena historiisto kaj arkeologo. Li specialiĝis pri antikvaj kaj mezepokaj armenaj historio, kulturo kaj arto. Li diplomiĝis ĉe Erevana Ŝtata Universitato en 1938. Li estis profesoro kaj plena membro (akademiano) de la Armena Akademio de Sciencoj ekde 1974. Li gvidis la Instituton de Arkeologio kaj Etnografio inter 1959 kaj 1990.