Bai Juyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bai Juyi (Baj Ĝjuji)

Bai Juyi (白居易 Wade-Giles: Po Chu-yi, Esperante: Baj Ĝjuji),ankaŭ Po Kiu-yi (772 - 846) estis ĉina poeto kaj politikisto. Liaj poezioj kun popola lingvo (laŭdire li konservis nur la poemojn, kiujn lia servistino komprenis [1]) spegulas la mizeran vivon de tiama popolo. Li mem, tamen, ĝuis komfortan vivon dum siaj malfruaj jaroj, kaj ofte komentis pri sia bona bona stato[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis guberniestro de Suĝoŭo ĝis 827.[3] En tiu jaro, Bai Juyi fariĝis Direktoro de la Imperia Biblioteko en Ĉangano, kaj je la sekva jaro, li fariĝis Vic-Ministro pri Justeco[4]. En 829 li petis, kaj ricevis, la postenon de Konsilanto al la Rekta Heredonto en Lŭojango; li tenis aliajn postenojn, sed restis tie ĝis sia morto.[5].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bai Juyi ofte nomis sin “senbrida” dum siaj fruaj jaroj, kaj verŝajne kontrastis sian libervolan esprim-manieron kun tiuj de la poetoj, kiuj preferis pli regulitajn stilojn. Ekzemple, lia fama poemo, “En la Montoj, Mi Senakompane Ĉantas Poemojn” priparolas lian emon spontane diri poemon, responde al la vido de familiano, amiko, aŭ bela pejzaĝo[6]. Tamen, tiu facileca spontaneco estis zorge prilaborita, precipe ĉe liaj fruaj poemoj, kiujn laŭ Zhang Lei li multe reverkis[7].

Li faris poem-interŝanĝojn kun Liu Yuxi kaj Yuan Zhen[8].

Bai Juyi kompilis plurajn manuskriptajn kolektojn de siaj poemoj, kaj verŝajne ili enhavas la plimulton el la poemoj, kiujn li verkis dum lia oldula vivo en Lŭojango[9].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. OWEN, Stephen. (2006) The Late Tang: Chinese Poetry of the Mid-Ninth Century (827-860). Cambridge, Massachusetts: Harvard University Asia Center. ISBN 0-674-02137-1., p. 47
  2. Owen, pp. 49-50
  3. Owen, p. 42
  4. Owen, p. 42
  5. Owen, p. 42
  6. Owen, p. 89-90
  7. Owen, p. 42
  8. Owen, p. 68
  9. Owen, pp. 42-43