Bakonysárkány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bakonysárkány (bakonjŝArkAnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. Bakony estas nomo de monto, sárkány signifas drako.

La vilaĝo situas inter arbaroj, inter montoj Bakony kaj Vértes, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Kisbér. La lasta troviĝas 9 km-ojn, Mór 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1247. Dum la mezepoko la vilaĝo longe apartenis al fortikaĵo Csókakő. La turkoj havis la vilaĝon inter 1543-1686, sed ĝi senhomiĝis. En 1747 familio Hochburg venigis germanojn. En 1778 lernejeto ekfunkciis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1860. La malnova vilaĝdomo konstruiĝis en 1897, la nova en 1968. Pro disvastiĝo de poŝto la vilaĝo prenis la nomon Bakony kaj iĝis Bakonysárkány. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio kaj alvenis hungaroj el Ĉeĥoslovakio, fine kolĥozo formiĝis.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas biblioteko, kulturdomo, interreta domo, kuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]