Balaŝiĥo
Balaŝiĥao | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusio | ||||
Regiono | Moskva provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 143900 | ||||
Aŭtokodo | 50, 90, 150, 190 | ||||
Telefonkodo | +7 495 52, 498 | ||||
Kodo laŭ OKATO | 46 404 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jurij Maksimov | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 235 336[1] (2013) | ||||
Loĝdenso | 6 078 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo)55.837.95Koordinatoj: 55° 48′ N, 37° 57′ O (mapo) | ||||
Alto | 150 m | ||||
Areo | 72 km² | ||||
Horzono | Moskva tempo (UTC+4) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Balashikha [+] | |||||
Balaŝiĥo (ruse Балашиха) estas urbo en Moskva provinco de Rusio kaj administra centro de urba municipo Balaŝiĥo (la lasta konsistas el la urbo Balaŝiĥo kaj kelkaj vilaĝoj). Balaŝiĥo situas proksime al la orienta limo de Moskvo; ĝi estas la plej granda urbo de Moskva provinco: en 2013 ĝi havas 235 336 loĝantojn[1].
Balaŝiĥo situas ĉe rivero Peĥorka kaj ĝia eta alfluanto Gorenka apud aŭtomobila magistralo M7 "Volgo" Moskvo — Vladimir — Niĵnij Novgorod — Kazano — Ufa. En la urbo estas fervojo: parto de linio Moskvo — Vladimir kaj eta branĉa linio ĝis centro de la urbo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas multaj versioj pri tio de kio devenis la nomo de la urbo:
- la nomo devenas de tjurka lingvaro; "bala" povas signifi "ido";
- titoligo de persona nomo "Balaŝ"[2]; eble, estis nomo de tatara komercisto;
- en rusaj dialektoj "balaŝiĥa" (балаши́ха) estas kampo, glata surfaco;
- deveno de antaŭe ekzistinta tie muelejo[3] aŭ de familinomo de ĝia posedanto (Bloŝin/Bloĥin)[4];
- nomigita de antikva survoja gastejo (ruse постоялый двор, malnove parolata "balaŝ")[4].
Historio
[redakti | redakti fonton]Teritorio de la urbo Balaŝiĥo jam en la 10-a jarcento estis loĝata de orient-slavaj popoloj.
La nuntempa urbo teniĝas laŭ Vladimira vojo, laŭ kiu en la 19-a jarcento piediris malliberigitoj el Moskvo al Siberio; ĝis la loko Gorenki (nun apartenanta al Balaŝiĥo) ilin akompanis iliaj parencoj kaj amikoj.
En 1830 en Balaŝiĥo estis organizita tukfabriko. La fabrikado disvastigiĝis, kaj en 1928 Balaŝiĥo akiris statuson de urbotipa loĝloko; ekde 1939 ĝi estas urbo[5].
En la urba municipo Balaŝiĥo estas kelkaj historiaj bienoj: Peĥra-Jakovlevskoje, Gorenki; kelkaj bienoj konserviĝis nun iomete.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ rezultoj de la unua tutrusia popolnombrado en 1897 sur teritorio en nuntempa Balaŝiĥo vivis: en Bloŝino — 800, en Nikolajevskaja Sloboda — 277, en Zeljonaja Roŝĉa — 190, en Peĥra-Jakovlevskoje — 704, en Gorenki — 247, en Maksino — 92, en Peĥra-Pokrovskoje — 701, en Lukino — 738 homoj.
Loĝantaro de Balaŝiĥo laŭ jaroj:
Jaro | Kvanto da loĝantoj |
---|---|
1926 | 8 000 |
1931 | 8 600 |
1939 | 29 000 |
1959 | 57 600 |
1967 | 74 000 |
1977 | 100 000 |
1986 | 130 000 |
1989 | 135 000 |
1992 | 137 600 |
1996 | 134 800 |
1998 | 134 400 |
2002 | 148 000 |
2006 | 182 800 |
2010 | 215 494 |
2013 | 235 336 |
Nun Balaŝiĥo apartenas al Moskva aglomeraĵo kaj estas granda urbo-satelito de Moskvo. Ĝia loĝantaro elkreskis pro amasa loĝejkonstruado.
-
Lenin-avenuo
-
Strato Sovetskaja
-
Bikovskij-strato
Urba municipo Balaŝiĥo
[redakti | redakti fonton]Urba municipo Balaŝiĥo estas municipa unuo de Moskva provinco. Ĝi okupas areon 218.59 km2[6] kaj konsistas el 13 loĝlokoj; plej grava el ili estas urbo Balaŝiĥo, la aliaj estas vilaĝoj Djatlovka, Novij Milet, Pavlino, Pestovo, Poltevo, Purŝevo, Rusavkino-Popovŝĉino, Rusavkino-Romanovo, Soboliĥa, Fedurnovo, Fenino, Ĉornoje. La municipo aperis en 2005 el estinta distrikto Balaŝiĥo de Moskva provinco. En 2013 urba municipo Balaŝiĥo havas 245,2[1] loĝantojn (el ili 96% estas loĝantoj de la urbo Balaŝiĥo).
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de Balaŝiĥo estas:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Datumoj de la Federacia servo pri ŝtata statistiko (2013, ruse)
- ↑ Historio de nomo Balaŝ (ruse)
- ↑ Muelejo BLOŜĈIĤA sur la malnova mapo (ruse)
- ↑ 4,0 4,1 Pri Balaŝiĥo Arkivigite je 2018-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Ju.Ivanov, "Памятные места Подмосковья" (2005, ruse)
- ↑ Leĝo de Moskva provinco pri urba municipo Balaŝiĥo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (2009, ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://r-oc.1gb.ru/viewcat.php?cat=moscow_area#209 Arkivigite je 2007-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.balashiha.ru Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.balinfo.ru Arkivigite je 2013-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://fakt-balashiha.narod.ru