Egnach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ballen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Egnach (stacidomo) kaj Neukirch-Egnach (stacidomo).
Egnach
Blazono de Egnach
Preĝejo de Egnach
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 33′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.38333 °O / 47.55000; 9.38333 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.38333 °O / 47.55000; 9.38333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4290
Areo 18,5 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 9314 (Steinebrunn)
9315 (Neukirch)
9322 (Egnach)
Komunumkodo 4411
Mapo de Egnach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Egnach estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 4272 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 4290 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Egnach situas ĉe la bordo de Bodenlago inter Arbon kaj Romanshorn. La komunumo Egnach konsistas el entute 61 malgrandaj kaj malgrandetaj municipoj kaj setlejoj kaj izolitaj bienoj. La plej signifaj estas Egnach mem Neukirch, Steinebrunn, Buch, Hegi, Winden, Ballen kaj Lengwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Egnach limas en nordo al Salmsach, en oriento al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Eriskirch kaj Friedrichshafen, en sudo al Arbon, Roggwil kaj Häggenschwil (Kantono Sankt-Galo) kaj en okcidento al Muolen (Kantono Sankt-Galo) kaj Amriswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Egnach estas ligita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Ŝafhaŭzo tra Kreuzlingen al Romanshorn kaj Rorschach. La komunumo disponas ankaŭ pri ŝiphaltejo ĉe la Suba Bodenlago. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Kreuzlingen al Ŝafhaŭzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Egnach datiĝas el la jaro 1155 kiel Egena. Kiel paroĥo kaj komunumo Egnach naskiĝis en la jaro 1727, kiam ĝi ricevis propran preĝejon kaj sendependiĝis de Arbon. Ĝis la Helveta Revolucio, kiam Turgovio akiris sian liberecon en la jaro 1798 la bienoj en Egnach apartenis al la episkopejo de Konstanco, kies servutoj la Egnachanoj estis. Samtepe ili post la konkero de Turgovio per la Svisa Ĵurkomunumo devis ankaŭ tributi al la svisaj sinjoroj. Post la revolucio Turgovio fariĝis samrajta kantono de la Helveta Respubliko kaj poste Svislando kaj Egnach aŭtonoma politika komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]