Bichelsee-Balterswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Balterswil TG)
Bichelsee-Balterswil
Blazono de Bichelsee-Balterswil
La vilaĝo Bichelsee
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 711465 / 256517 (mapo)47.458.9166666666667Koordinatoj: 47° 27′ N, 8° 55′ O; CH1903: 711465 / 256517 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2461
Areo 12,1 km²
Alteco 601 m super marnivelo
Poŝtkodo 8362
Komunumkodo 4721
Mapo de Bichelsee-Balterswil
vdr

Bichelsee-Balterswil estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Bichelsee, Balterswil, Höfli, Ifwil, Itaslen, Lochwies Niederhofen ĉe Bichelsee kaj Zielwies.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lageto Bichelsee

La komunumo Bichelsee-Balterswil situas en la sudokcidenta monteta parto de la Kantono Turgovio, kiu ankaŭ estas nomita Malantaŭa Turgovio (germane Hinterthurgau). En nordokcidento de la komunumo sur la limo kun la zurika komunumo Turbenthal situas la pitoreska lageto Bichelsee.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bichelsee-Balterswil limas en nordo al Aadorf, en nordoriento al Wängi, en okcidento al Eschlikon, en sudo al Fischingen, en okcidento al Turbenthal (Kantono Zuriko) kaj en nordokcidento al Hofstetten ĉe Elgg (Kantono Zuriko).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam tra Bichelsee-Balterswal pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de la Eschlikon al Turbenthal.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Bichelsee estis fondita en la jaro 1899 de la pastro Johann Traber la unua Raiffeisen-Banko de Svislando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Balterswil datiĝas el la jaro 885 kiel Baldherreswilare. Bichelsee estis unuan fojon menciita en la jaro 894 kiel Pichelense. Jam pli frue en 817 estis menciita la setlejo Ifwil kiel Ifinwilare.

La hodiaŭa politika komunumo Bichelsee-Balterswil estis kreita la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Bichelsee kaj Balterswil kadre de la turgovia komunumreformo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tiu artikolo baziĝas unuflanke sur la artikolo Bichelsee-Balterswil en la germana vikipedio kaj aliflanke sur la koncernaj artikoloj de la Historia Leksikono de Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]