Balthasar Kaltner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balthasar Kaltner
Ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1914-18
Sekvanto Ignatius Rieder
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1844 (1844-04-12)
en Goldegg im Pongau
Morto 6-an de julio 1918 (1918-07-06) (74-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • katolika sacerdoto • politikisto • katolika episkopo vd
Episkopo de Gurk
Dum 1910-14
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de la chefepiskopoj Katschthaler kaj Kaltner

Balthasar KALTNER (naskiĝis la 12-an de aprilo 1844 en Goldegg im Pongau, mortis la 6-an de julio 1918 en Salzburg), aŭstra romkatolika teologo, estis episkopo de Gurk (1910-14) kaj ĉefepiskopo de Salcburgo (1914-18).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Balthasar Kaltner, estante la plej juna familio de la kamparana Rohrmoos-familio frekventis lernejon en Salcburg kaj iris al Meran. Poste li studis teologion kaj ordinitis pastro en 1868 fare de ĉefepiskopo Maximilian Joseph von Tarnóczy. En 1869 li ekdeĵoris en Mittersill, laboris en 1872 en Grödig, 1874 en Gnigl estante ekde 1895 instruisto pri religio ĉe la Supera nehumanisma gimnazio en Salzburg. En 1877 li doktoriĝis kaj iĝis en 1886 orda profesoro pri eklezia historio kaj kanona juro ĉe la teologia fakultato salcburga. En 1900 li iĝis vikario kapitulana kaj unu jaron poste helpepiskopo kun la titulara episkopujo Agathopolis (apud Ahtopol). En 1904 Kaltner iĝis preposto de la Katedralo de Salcburgo kaj en 1909 generalvikario. Mallongan tempon li eĉ membris en 1910 al la urba konsilantaro. Post konsekro je episkopo en Gurk li entroniĝis en la jaro 1910-a en la katedralo de Klagenfurt. Tio iomete malŝatatis fare de la slovenlingvaj karintianoj ĉar la nova episkopo ne konis la slovenan. Kaltner estis la lasta episkopo de Gurk kiu ankoraŭ paroladis en la karintia parlamento en la funkcio de virilisto (publikulo grava kun automata rajto je parlamentparolado). En la 2.4.1914 li elektitis fare de la salcburga kapitulanaro ĉefepiskopo de Salzburg. En la 15.5. li antaŭkanonikigitis, en la 5.7.1914 iĝis lia tronpreno en la katedralo. Li ankaŭ tre spertis pri konstruaj agadoj kaj antaŭenpuŝis la konstruon de Andreo-kirko en la Nova urbo (Neustadt) de Salzburg, de la kirko en Itzling, de la preĝejo en Oberndorf (Salcburgio) kaj de kirko en Parsch por Kollegium Borromaeum Salzburg. Pro rimeda malabundo enmilite li ne sukcesis realigi ĉiujn siajn planojn konstruajn. Tamen li verkis faklibron pri eklezihistorio kaj multajn artikolojn fakajn. Post mallonga malsano li mortis kaj entombigitis en la kripto de la salcburga katedralo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Greinz: Die fürsterzbischöfliche Kurie und das Stadtdekanat zu Salzburg. Ein Beitrag zur historisch-statistischen Beschreibung der Erzdiözese Salzburg. Verlag des fürsterzbischöflichen Konsistoriums, Salzburg 1929.
  • Prie ĉe ÖBL-leksikono
  • Jakob Obersteiner: Die Bischöfe von Gurk. 1824–1979 (= Aus Forschung und Kunst. 22, ISSN 0067-0642). Verlag des Geschichtsvereins für Kärnten, Klagenfurt 1980.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]