Banĉuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro de banĉuno enpakita en frinio-folio preta por boligado

BanĉunoBánh-kưng estas tradicia vjetnama rizkuko kiu estas farita el glutena rizo, mungfabo, porkaĵo kaj aliaj ingrediencoj.[1] Ĝia deveno estas laŭ rakonto de la legendo de Lang Liêu, princo de la sesa Reĝo Hung, kiu iĝis la heredanto de Reĝo Hung danke al lia kreado el banĉuno kaj banzejo, kiuj simbolis respektive la Teron kaj la Ĉielon. Konsiderita esenca elemento de la familia altaro dum la Tet-okazaĵo, la farado kaj manĝado de banĉuno dum tiu tempo estas bone konservita tradicio de vjetnamoj. Krom la Tet-ferio, banĉuno ankaŭ estas manĝita tutjare kiel bongustaĵo de vjetnama kuirarto kaj unu el la naciaj pladoj de Vjetnamio krom nemo kaj foo.

Legendo kaj simbolo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro Lĩnh Nam chích quái (Eksterordinaraj rakontoj de Lĩnh Nam, Vjetnamio) publikigita en 1695, la kreado de banĉuno estis aljuĝita al Tiet Liêu, princo de Reĝo Hung la sesa. Laŭdire, post la venko kontraŭ la armeo de Dinastio Shang, en elektado de heredonto inter siaj filoj, Reĝo Hung decidis aranĝi konkurson, en kiu ĉiu princo alportus bongustaĵon reprezentantan piecon por la prapatroj okaze de la Tet-festo. Iu ajn povinta oferdoni la plej bongustan pladon al la altaro iĝus la regonto de la lando. Dum aliaj princoj provis trovi la maloftajn kaj bongustajn manĝaĵojn el arbaro kaj maro, la dek oka princo Lang Lieu, kiu estis la plej malriĉa filo de Reĝo Hung, ne povis havigi tiujn luksajn pladojn kaj devis kontentigi kun la ĉiutagaj ingrediencoj kiel ekzemple rizo aŭ porkaĵo. Finfine, li kreis unu kukon en la kvadrata formo de Tero nomita banĉuno kaj unu en la ronda formo de Ĉielo nomita banzejo de tiuj simplaj ingrediencoj. En gustumado de la pladoj prezentitaj fare de liaj filoj, Hùng Vương trovis banĉunon kaj banzejon ne nur bongustaj sed ankaŭ bonan simbolon de la respekto por prapatroj. Tial li decidis cedi la tronon al Lang Lieu kaj banĉuno kaj banzejo iĝis tradiciaj manĝaĵoj dum la Teto.[2][3][4]

Konsiderita nemalhavebla plado de la Teto, banĉuno estas metita en la familiajn ltarojn por honori la prapatrojn kaj preĝi ilin por subteni la familion en la jarŝanĝo.[5] Enpakita en verda kvadrata pakaĵo, banĉuno simbolas la Teron,[6] la diversaj ingrediencoj de banĉuno, kiuj devenas de ĉiuj produktoj de naturo, emfazas la signifon de banĉuno por la vjetnama popolo.

Ingrediencoj kaj prezentado[redakti | redakti fonton]

Envolvanta banĉunon sen muldilo.

La postulataj ingrediencoj de banĉuno estas glutena rizo, mungfabo, grasporkaĵo kaj nigra pipro, salo, foje verda cepo, kaj fiŝsaŭco por spicoj.[7] En la volvaĵostadio, oni bezonas frinion, korddisigon de giang, unu speco de bambuo kiu havas longan nodon, kaj foje kvadratan lignan ŝimon tiel ke banĉunoj povas esti enpakitaj en pli bona formo; frinio (Phrynium placentarium, (Lour.) Merr.) kiu estas populara nur en la Suda Azio, povas esti anstataŭigita per bananfolioj aŭ eĉ lá bàng (Terminalia catappa L.).[8] Frinio kaj giang-ŝnuroj devas esti zorge lavitaj por konservi la guston de la kuko, giang-ŝnuroj povas esti trempitaj en salakvo aŭ vaporitaj tiel ke ili povas iĝi sufiĉe flekseblaj por envolvado. Oni ofte elektas altkvalitajn rizon kaj mungfabon por farado de banĉuno; ili estas trempitaj en akvo dum 2 horoj en kazo de mungfabo kaj 12 ĝis 14 horojn en kazo de glutena rizo. La duongrasa porkaĵo estas preferita por banĉuno ĉar ĝia grasgusto bone kombinas kun la glutena rizo kaj mungfabo. Post tranĉaĵigita en grandaj partoj, porkaĵo estas miksita kun pipro, cepo kaj salo aŭ fiŝsaŭco. Homoj en Bắc Ninh siatempe aldonis sukeron en tiu miksaĵo de spicoj.[9]

La kuko estas enpakita en la sekva sinsekvo. Unue la giang-ŝnuroj kaj du frinio-folioj estas lokitaj kiel la kvadrata bazo por la banĉuno. Post tio, glutena rizo estas farĉita en frinio, sekvita per mungfabo, porkaĵo kaj finfine alia tavolo de rizo tiel ke fabo kaj porkaĵo povas esti respektive en la centro de la kuko. Ĉiuj metitaj ingrediencoj estas zorge enpakitaj en frinio kaj ligitaj per giang-ŝnuroj en kvadrata formo. Por ricevi kvazaŭe perfektan kvarangulan kukon, la produktanto povas utiligi ŝimon kvadratforman kiel la bazon por la volvaĵo. Por protekti la kukon kontraŭ ŝimiĝo aŭ infekto, banĉuno devus esti zorgeme envolvita tiel malloze kiel eble.

La pretaj kukoj estas malloze aranĝitaj en granda poto, la poto estas plenigita kun dolĉakvo kaj boligita dum horoj ĝis ili estas kuiritaj de la interna farĉo ĝis la ekstero. Post malvarmetigado kaj elpakado, la rizhaŭto de banĉuno fariĝas verda ĉar rizo absorbis la koloron de frinio.[7] Unu banĉuno ofte estas dividita en 8 partoj, kutime per uzo de giang-ŝnuron kiu ligis la pakaĵon de la kuko mem.[10] Ĉar kuko formiĝis de pluraj ingrediencoj, la gusto de banĉuno distingiĝas de parto al parto per malsamaj gustoj de glutena rizo, porkaĵo, fabo kaj eĉ la envolva frinio. Bánh-kưng ofte estas servita kun piklitaj cepoj aŭ legomoj, chả lụa kaj fiŝsaŭco. Post elpakado, banĉuno restas bona dum pluraj tagoj[10] dum envolvita banĉuno povas esti konservita dum du semajnoj.[11] Banĉuno havas la akvan agadvaloron de proksimume 0.95 aw kaj ĝia pH estas ĉirkaŭ 6.4.[12]

Galeriilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj tradicio[redakti | redakti fonton]

Vjetnama familio envolvanta banĉunon.

Bamĉuno ĉiam estas konsiderita esenca elemento de tradicia Teto, kiu estas priskribita per populara paralelaj sentencoj[6]:

En la vjetnama:

Thịt mỡ, dưa hành, câu đối đỏ
Cây nêu, tràng pháo, bánh chưng xanh.

Traduko:
Duongrasa porkaĵo, salita kaj fermentitaj bulboj,
ruĝaj paralelaj sentencoj
Nêu-arbo, grapolo da petardoj, verda banĉuno.

Virinoj sin vestas per aŭzajo laŭ tradicio. Tradicie, banĉuno postulas preparadon de multaj ingrediencoj, ĉiu vjetnama familio povanta havigi tian preparon komencas fari la kukon de la 27-a aŭ 28-a tago de la dekdua monato (tháng Chạp) laŭ luna kalendaro. En farado de banĉuno, ĉiuj membroj de la familio kolektiĝas kun malsamaj taskoj, de lavado de la frinio folio, miksado de porkaĵo kun spicoj, preparado de mungfabo kaj plej grava volvado de ĉiuj ingrediencoj en kvadrata formo kaj boligo de la kukoj. Banĉuno devas esti zorge boligita dum dek al dek duj horoj dum kiuj la plenkreskuloj kaj infanoj sidas kune ĉirkaŭ la bolanta kaldrono[6]. En la kamparo, por certigi, ke banĉuno estas havebla por ĉiuj familioj eĉ la malriĉaj, fondaĵo nomita họ bánh chưng (banĉuna lotasocio) estas komune starigita proksimume unu monaton antaŭ la Teto, la akumuligita kapitalo kaj interezo estas dividitaj inter membroj de la fondaĵo tiel ke ili povas havi sufiĉe da mono por prepari banĉunon[2].

Nuntempe, la tradicio de memfarita bánh kưng iom post iom malkress en Vjetnamio kiam la grandeco de tipa familio estas pli eta kaj homoj ne havas sufiĉe da tempo por la preparo kaj farado de banĉuno, anstataŭe ili iras al la banĉun-butiko aŭ mendas anticipe de familioj kiuj specialiĝas pri ties farado. Tial banĉuno daŭre aperas en ĉiu familio dum la Teto sed ili ne plu estas familioprodukto[6]. Kun la ŝanĝo de banĉuno farata de familio ĝis specialiĝintaj produktantoj, kelkaj metiovilaĝoj iĝis famaj pro sia reputacio en farado de banĉuno kiel ekzemple Tranh Khúc-vilaĝo aŭ Duyên Hà-vilaĝo ambaŭ en Thanh Trì, Hanojo[13].

Ĉiu jare, okaze de la datreveno de mortotago de la Reĝoj Hung , konkurso de farado de banĉuno kaj banzejo ofte estas organizita en Hùng Templo, Phú Thọ. Partoprenantoj de ok malsamaj regionoj inkluzive de Lào Cai, Hanojo kaj Cần Thơ estas provizitaj per 5 kg da glutena rizo, fabo, 1 kg da porkaĵo tiel ke ili povas fari 10 banĉunojn en 10 minutoj, la produkto de la venkinta teamo ĉeestos en la oficiala altaro de la festivalo[14]. En 2005, banĉuno produktantoj en Ho Chi Minh urbo ofertis al Hùng Templo paron de gigantaj banĉuno kaj banzejo, la grandeco de la banĉuno estis 1.8m x 1.8m x 0.7m kaj 2 tunoj en pezo post kuirado, ĝi estis farita en Ho Chi Minh urbo kaj poste transdonita al Phú Thọ[15].

Varioj[redakti | redakti fonton]

Banĉuno, la kvadrata, en komparo kun bánh tét, la cilindra. Estante normale manĝita varma aŭ ĉe ĉambra temperaturo, banĉuno ankaŭ povas esti fritita kaj servita en formo de krusteca krespo nomita bánh chưng chiên (fritita banĉuno)[16]. La verkisto Vũ Bằng en sia libro Thương nhớ mười hai (Sopiro de la 12 monatoj) menciis frititan banĉunon kiel bongustan pladon dum la malvarma februaro de Hanojo[17]. En kelkaj regionoj, anstataŭe de banĉuno, oni faras bánh tét kiu estas cilindra kuko kun preskaŭ la samaj ingrediencoj kiel banĉuno[6]<[16]. Simila kuko kiel bánh tét estas farita en kelkaj regionoj en la Nordo sed kun la nomo bánh tày aŭ bánh chưng dài (longa banĉuno)[18][19]. Bánh-tày ofte estas farita kun malgranda kvanto de mungfabo kaj malgranda aŭ neniu porkaĵo tiel ke ĝi povas esti konservita por pli longa periodo, bánh tày povas esti tranĉita en tranĉaĵoj kaj fritita kiel fritita banĉuno. San Diu-popolo havas alian varion de la longa banĉuno kun ĝibo en la mezo de la kuko, tial kiun ĝi estas nomita banĉuno "gù" ("kurbigita" banĉuno), krom frinio folio, banĉuno "gù" estas envolvita per kroma speco de folio nomita lá chít[20]. Ekzistas ankaŭ varioj de banĉuno por vegetaranoj kaj budhanoj kiuj ne enhavas porkaĵon kiel ekzemple banĉuno chay (vegetara banĉuno) aŭ banĉuno ngọt (dolĉa banĉuno), anstataŭe de porkaĵo, tiuj kukoj estas farĉitaj kun melasobruna sukero[2]. Por tiuj varioj, foje oni miksas glutenan rizon kun gako (Momordica cochinsinensis) tiel ke la kuko povas havi ruĝan haŭton kiu estas pli apetitiga. En la kamparo, banĉuno chay (vegetara banĉuno) iam estis farita fare de la malriĉaj familioj kiuj ne povis havigi la porkaĵon por farĉo, ili anstataŭigis porkaĵon per kardamomo, nigra pipro kaj kuirita mungfabo, tiu speco de banĉuno estis manĝita kun melaso[21].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aruna Thaker, Arlene Barton Multicultural Handbook of Food, Nutrition and Dietetics 2012 Paĝo 171 "Bánh chưng"
  2. 2,0 2,1 2,2 Monica Janowski, Fiona Kerlogue. (2007) Kinship and food in South East Asia. NIAS Press, p. 251–257. ISBN 87-91114-93-4.
  3. Alice M. Terada, Janet Larsen. (1993) Under the Starfruit Tree: Folktales from Vietnam. University of Hawaii Press, p. 105–108. ISBN 978-0-8248-1553-0.
  4. Spagnoli, Cathy. (1998) Asian Tales and Tellers. August House, p. 66–67. ISBN 0-87483-527-5.
  5. Agar, Charles. (2006) Frommer's Vietnam. John Wiley and Sons, p. 22. ISBN 0-7645-9676-4.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Laurel Kendall, Nguyễn Văn Huy (2003). Vietnam: journeys of body, mind, and spirit. University of California Press. pp. 75–77. ISBN 0-520-23872-9.
  7. 7,0 7,1 Chi Nguyen, Judy Monroe. (2002) Cooking the Vietnamese Way. Twenty-First Century Books, p. 66–67. ISBN 0-8225-4125-4.
  8. Ngô Chí Tùng (2008-02-04). Tết ở Trường Sa (Vietnamese). Laodong.com.vn. Arkivita el la originalo je 2009-10-24. Alirita 2014-03-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-24. Alirita 2014-03-08.
  9. Nguyễn Nhã (2006-01-25) Bánh chưng ngày Tết. Tuoitre.com.vn. Arkivita el la originalo je 2009-12-23. Alirita 2014-03-08. Arkivigite je 2010-01-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-23. Alirita 2014-03-08.
  10. 10,0 10,1 Caitlin Worsham (2008-02-10) Banh chung: leafy chunks of love and lore. Vietnamnet.vn. Arkivita el la originalo je 2009-07-18. Alirita 2014-03-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-18. Alirita 2014-03-08.
  11. Pam Mailand, Robert Lewis. (1997) Vietnam, young people, old country: primary. Curriculum Corporation, p. 21. ISBN 1-86366-381-9.
  12. Jeffrey M. Farber, Ewen Cameron David Todd. (2000) Safe handling of foods. CRC Press, p. 387. ISBN 0-8247-0331-6.
  13. 14. ^ Minh Nguyen (2004-01-22 ). The cake of mystique (La mistika kuko).Vietnamnet.vn
  14. Festival to honour nation's ancestors) (Festivalo por honori prapatrojn). Vietnamnet.vn .2009-04-03
  15. Van Tien (2005-04-13 ). Biggest cakes for Hung Kings (Plej grandajn kukojn por Hung Reĝoj) .Vietnamnet.vn
  16. 16,0 16,1 Andrea Quynhgiao Nguyen, Bruce Cost, Leigh Beisch (2006). Into the Vietnamese kitchen : treasured foodways ,modern flavors . (en la vjetnam kuirejo: alte ŝatataj manĝaĵoj, modernaj gustoj) Dek Speed Press. p. 259. ISBN 1-58008-665-9
  17. Vũ Bằng . " Tháng Hai , tương tư hoa đào " . Thương nhớ mười hai (“Februaro, amsopiro al persikfloro” Dekdu sopiroj). (en la vjetnama) Literature Publishing House
  18. " Hội thảo Tết Việt 2005 : Tôn vinh VH dân gian " (Seminario pri vjetnama kulturo: Honori folkloron). Vietnamnet.vn . 2005-01-31
  19. Kong Foong Ling (2002 ). The Food of Asia (Nutraĵo de Azio) Tuttle Publishing. p. 172. ISBN 0-7946-0146-4
  20. Trần Thanh Hà (2006-03-10 ). " Xôi đen , bánh chưng " gù" của người Sán Dìu " (Nigra glurizo, “ĝiba” banĉuno de San Diu etno). Vinhphuc.gov.vn
  21. Quang Anh (2005-02-07 ). Bánh chưng mặn, bánh chưng chay và những chiếc ô tô (Vianda banĉuno, vegetara banĉuno kaj aŭtomobiloj). Vietnamnet.vn