Saltu al enhavo

Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo
gravita akvobaraĵo
hidroelektra centralo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 2022
Lando Etiopio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Beniŝangul-Gumazo
Situo
Geografia situo 11° 12′ 51″ N, 35° 5′ 35″ O (mapo)11.2141666735.09305556Koordinatoj: 11° 12′ 51″ N, 35° 5′ 35″ O (mapo)
Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo (Etiopio)
Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo (Etiopio)
DEC
Situo de Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo
Map
Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo
Posedata de Ethiopian Electric Power vd
vdr
Satelita bildo de la rezervejo la 26an de Oktobro 2020.

La Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo (TaIHiGe; amhare ታላቁ የኢትዮጵያ ሕዳሴ ግድብ, Tālāqu ye-Ītyōppyā Hidāsē Gidib), iam konata kiel Jarmila Akvobaraĵo kaj foje referencata kiel Hidase Akvobaraĵo (amhare ሕዳሴ ግድብ, Hidāsē Gidib), estas gravita akvobaraĵo super la Blua Nilo en Etiopio konstruata ekde 2011. Tiu akvobaraĵo estas en la regiono Beniŝangul-Gumazo de Etiopio, ĉirkaŭ 45 km oriente de la limo inter Etiopio kaj Sudano.[1][2]

La ĉefa unuaranga celo de la akvobaraĵo estas produktado de elektro por havigi al Etiopio la necesan energion kaj eĉ surpluson por eksportadi al la najbaraj landoj. Kun planita instalita kapacito de 6.45 gigavatoj, la akvobaraĵo estos la plej granda produktejo de hidroelektro en Afriko kiam ĝi estu finkompletigita,[3] same kiel la sepa plej granda en la mondo.[4][5][6]

Plenigado de la rezervejo startis en Julio 2020[7][8], kaŭzinte fortajn protestojn de Egiptio. Necesos inter 4 kaj 7 jaroj por plenigi ĝin je akvo,[9] depende el la hidrologiaj kondiĉoj dum la plenigperiodo.[10] La dua fazo por plenigo estis kompletigita la 19an de Julio 2021, sen konsento de Egipto aŭ de Sudano.[11] La kvara kaj lasta fazo finiĝis la 10-an de septembro 2023 kaŭzinte pliajn protestojn de Egiptio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ethiopia's biggest dam to help neighbours solve power problem. News One (17a de Aprilo 2011). Arkivita el la originalo je 22a de Marto 2012. Alirita 17a de Aprilo 2011 . Arkivigite je 2012-03-22 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2021-12-05 .
  2. (10a de Oktobro, 2019) “Nations Clash over Giant Nile Dam”, Nature 574 (7777), p. 159–60. doi:10.1038/d41586-019-02987-6. 203929162. 
  3. The bitter dispute over Africa’s largest dam: Egypt, Ethiopia (the main contibuter of river Nile i.e more than 86%) and Sudan are struggling to share water The Economist, 4a de Julio 2020
  4. "Ethiopia: GERD Increases Generation Capacity", 28a de Februaro 2017.
  5. Salini will build the biggest dam in Africa. Salini Construttori (31a de Marto 2011). Arkivita el la originalo je 2011-04-30. Alirita 17a de Aprilo 2011 .
  6. Hydrological and Environmental Impacts of Grand Renaissance Dam on the Nile River. Eighteenth International Water Technology Conference (CNKI) (13a de Marto 2015). Alirita 9a de Aprilo 2015 .
  7. "Nile dam row: Egypt fumes as Ethiopia celebrates". BBC News. 30a de Julio 2020.
  8. "About The Dam". Arkivigite je 2022-04-11 per la retarkivo Wayback Machine GERD Coordination Office. Alirita la 6an de Decembro 2021.
  9. (13a de Februaro 2021) The Grand Ethiopian Renaissance Dam Gets Set to Open. Ethiopian Yearbook of International Law 2019. doi:10.1007/978-3-030-55912-0_12. ISBN 9783030559120.
  10. (6a de Junio 2016) “Cooperative filling approaches for the Grand Ethiopian Renaissance Dam”, Water International 41 (4), p. 611–634. doi:10.1080/02508060.2016.1177698. 
  11. People's Dam Impounded, GERD-Locked Diplomacy, and Egypt's Red Line for a Non-Deferent Ethiopia (22a de Julio 2021). Alirita 23a de Julio 2021 .