Barbara Pravi
Barbara Pravi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Barbara Piévic |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1993 (31-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro aktoro kantisto kantoverkisto |
Barbara Pravi, naskita kiel Barbara Pjević / cirile Барбара Пјевић (n. la 10-an de aprilo 1993 en Parizo)[1], estas franca kantistino, kantokomponisto kaj aktorino de serba kaj irana deveno tra siaj geavoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pjević naskiĝis en la franca ĉefurbo Parizo en familio de artistoj kaj muzikistoj. Ŝia patrinoflanka avo estis la irana pentristo kaj kaligrafo Hossein Zenderoudi. Ŝia patroflanka avo estis de serba deveno, ŝia patrino havas iranajn radikojn. Ŝi adoptis la artistan nomon Pravi kiel referenco al la serba vorto prava[2], kiu signifas aŭtenta kaj en esperanto ke ŝi 'pravas'.
Ŝia unua unuopaĵo, titolita Pas grandir, estis lanĉita en 2017. Du jarojn poste ŝi verkis Bim bam toi, la francan kontribuon por la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019. Jaron poste ŝi verkis J'imagine, kun kiu Valentina Tronel gajnis la Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson 2020. Komence de 2021, ŝi mem partoprenis la francan antaŭselektadon por la Eŭrovido-Kantokonkurso. Ŝi gajnis per la kanto Voilà, kio signifas ke ŝi povas reprezenti Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2021.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Pravi estas tre aktiva en la batalo por fini perforton kontraŭ virinoj. Antaŭe ŝi mem spertis hejman perforton. Ŝi ofte kontribuis al muzikaj iniciatoj kiuj celas antaŭenigi la rajtojn de virinoj[3]. Pravi ankaŭ donis TED-prelegon ĉe la Emlyon Business School pri sia kariero kaj kiel ŝi trovis memfidon[4].
Pravi citis ke Barbara, Jacques Brel, Georges Brassens, Françoise Hardy kaj Louis Aragon influis sian muzikan stilon.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 2017: Barbara Pravi
- 2020: Reviens pour l'hiver
- 2021: Les prières
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) "Eurovision-fr.net – Informations -Eurovision FRANCE 2021 : Entrevue exclusive avec Barbara Pravi". Eurovision-fr.net. Arkivita de la originalo, la 30-an de januaro 2021.
- ↑ (en) "France: Barbara Pravi to fly the flag in Rotterdam singing "Voila". Eurofans Radio. la 31-an de januaro 2021.
- ↑ (fr) "L'hymne féministe du MLF, "Debout les femmes", repris par 39 musiciennes", OBS, la 23-an de novembro 2018.
- ↑ (fr) Barbara Pravi en intervjuo: “C’est à nous de faire en sorte que le 8 mars soit tous les jours”, Aficia, arkivita de la originalo, la 28-an de novembro 2020.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Bababa Pravi Arkivigite je 2021-05-23 per la retarkivo Wayback Machine