Barcelono Kolektive

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barcelona en Comú)
Barcelono Kolektive
Barcelona en Comú
Emblemo de Barcelono Kolektive
partio
Lando  Hispanio
Porparolisto Ada Colau
Fondiĝo Junio 2014
Ĉefa sidejo Barcelono
Koloro(j)     
Ideologio Maldekstra popolismo
Partopreniga demokratio
Eŭropismo
Demokratia socialismo
Ekosocialismo
Alimondismo
Barcelona Urbkonsilio
11 / 41
Kongreso de la Deputitoj
4 / 47
Nacia aliĝo En Comú Podem
Catalunya en Comú
Retejo barcelonaencomu.cat
vdr

Barcelono Kolektive (katalune Barcelona en Comú; BeC) estas civitana platformo fondite en junio 2014[1] kaj politika partio, kiu nuntempe regas malplimulte en la konsilio de Barcelono. La barcelona urbestrino, Ada Colau, estas de la partio. La programo de BeC enhavas punktojn pri protekto de socia justeco, pri komunumaj rajtoj,[2] pri progresigi partoprenigan demokration, pri kontraŭi korupton kaj pri krei novan sistemon por turismo en Barcelono.[3]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Dum la elektokampanjo en 2015 BeC uzis Esperanton en siaj reklamafiŝoj. Ĝi uzis dudek lingvojn por diversaj afiŝoj kun diversaj sloganoj kaj ĉiam la teksto: "Balotu por Ada Colau / Balotu por Barcelona en Comú."

Inter la esperantlingvaj sloganoj estis:

  • “Ili volas nin solaj / Ili vidos nin kunaj”
  • “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj”
  • "Ada Colau: Urbestrino por la ŝanĝo"
  • "Plej danĝeras resti hejme"
  • "Ni estas 99% kontraŭ 1%"[4]

La iniciato pri la esperantigo estis veterana esperantisto, kiu ankaŭ estas aktivulo en la kampanjo de BeC. "La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado."[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]