Bart Rijpstra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bart Rijpstra
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1912 (1912-07-27)
en Leeuwarderadeel
Morto 10-an de junio 1989 (1989-06-10) (76-jaraĝa)
en Heerenveen
Lingvoj Urbfrisa dialekto • nederlandaEsperanto
Loĝloko Meidoornlaan
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo lernejestro • esperantisto • rezistobatalanto • instruisto
vdr

Bart Rijpstra (naskiĝis la 27-an de julio 1912 en Leeuwarderadeel,[1] mortis la 10-an de junio 1989 en Heerenveen[2]) estis nederlanda lerneja instruisto, laborista esperantisto, kaj dum la Dua Mondmilito kontraŭnazia rezistanto.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la milito kaj la rezulta nazia okupacio de Nederlando Rijpstra kaj sia edzino Wijtske Rijpstra-Keverkamp helpis multajn judojn en ilia batalo por vivi kaj kontraŭ deporto al ŝoahaj koncentrejoj. En la Zaandijka hejmo de la familio Rijpstra, sub la adreso Meidoornlaan 2, kaŝis interalie la jenaj:

  • Doris Berliner kaj sia patrino;
  • Lore Zilly Durlacher;
  • Karel Fonteijn;
  • Rita van Rijn;
  • Boela Wackers-Schwarz;
  • Eva van Thijn-Loonstijn.[4]

Post la milito Rijpstra skribis pri sia agado:

"La rezulto estis, ke 17 judaj samlandanoj kaj ankaŭ kelkaj germanaj judoj bone travivis la vivon."[5]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

En 1931 Rijpstra verkis la nederlandlingvan lernolibron Esperanto in achttien lessen, ook voor zelfonderricht (esperante Esperanto en dek ok lecionoj, ankaŭ por meminstruado). Ekde la dua duono de la 1930-aj jaroj Rijpstra kunlaboris arde en la rondoj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Kun Adriaan Kloek li kunredaktis la federaciajn kantarojn Ni Kantu! en 1935 kaj Ni Kantu kaj Deklamu! en 1949.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Rijpstra estis bazlernaja instruisto en Leeuwarden, ĉe kristana bazlernejo. Inter la junaj lernejanoj li havis la frislingvan kromnomon "De Kiep" (La Koko), sed la origino de tio estas perdita. En la klassalono Rijpstra ofte parolis la levardan frisan.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. nederlande wiewaswie.nl
  2. nederlande delpher.nl
  3. Wim Bloemendaal (2017-02-08). Toen 24 (nederlande). Arkivita el la originalo je 2018-10-31. Alirita 2018-10-31.
  4. 13 zoekresultaten voor: Rijpstra (nederlande). Joods Monument Zaanstreek. Alirita 2018-10-31.
  5. Zaandijk (nederlande). Joods Monument Zaanstreek (2016-05-29). Alirita 2018-10-31. “Het resultaat is geweest, dat 17 Joodse landgenoten en ook een paar Duitse Joden het leven er goed hebben afgebracht.”.
  6. Wim Bloemendaal (2008-08-04). Leeuwarden 8 (nederlande). Arkivita el la originalo je 2018-10-31. Alirita 2018-10-31.