Nigrakresta parulio
Nigrakresta parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakresta parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basileuterus nigrocristatus (Lafresnaye, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrakresta parulio (Basileuterus nigrocristatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Tiu specio havas olivverdecajn suprajn partojn kaj pli helolivecajn al flavecajn subajn partojn. La plej rimarkinda eco estas la kapobildo kie videbls nigreca traokulas trio kaj ĉefe tre markata larĝa kaj flava superokula strio kiu enfermas kaj kontrastas kun pli mallarĝa kaj eĉ markata nigra kronostrio, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nom kie nigrocristatus signifas precize “kun nigra kresto”. Ankaŭ la beko estas nigra kaj la kruroj rozflavecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Basileuterus nigrocristatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|