Sulavesa minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Basilornis celebensis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulavesa minao
Sulavesa minao, B. celebensis, sube je la fono
Sulavesa minao, B. celebensis, sube je la fono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Basilornis
Specio: 'B. celebensis'
Basilornis celebensis
(Gray, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulavesa minao (Basilornis celebensis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj. Ĝi estas endemio de Indonezio kaj precize de la insulo Sulaveso, inklude la apudajn insulojn de Lembeh, Muna kaj Buton. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas birdo nigreca kun malhelbluaj briloj kiu montras tre rimarkindajn blankajn areojn subvange kaj pli amplekse ambaŭflanke de ŝultroj. En kapo krom la blankaj subvangoj elstaras blankeca al ebureca beko kaj krispa krono, ne tiom kresteca kiom ĉe la proksima parenco la Longkresta minao. Ĉirkaŭ la okulo estas nuda nigreca haŭtaĵo. La kruroj estas helflavaj kaj la vosto estas mezlonga kaj rondofina.

Ĝi povus formi superspecion kun la tre similaj B. galeatus kaj B. corythaix. Ĝi estas monotipa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]