Longkresta minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longkresta minao
B. corythaix kaj B. celebensis, Longkresta minao antaŭe
B. corythaix kaj B. celebensis, Longkresta minao antaŭe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Basilornis
Specio: 'B. corythaix'
Basilornis corythaix
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longkresta minao (Basilornis corythaix) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre simila al la Sulavesa minao, tio estas, temas pri birdo nigreca kun malhelbluaj briloj kiu montras tre rimarkindajn blankajn areojn subvange kaj pli amplekse ambaŭflanke de ŝultroj. En kapo krom la blankaj subvangoj elstaras blankeca al ebureca beko kaj, kiel ĉefa distingilo de la specio, tre kresteca krono, ne nur krispa kiel ĉe la proksima parenco la Sulavesa minao. Ĉirkaŭ la okulo estas pli ampleksa nuda nigreca haŭtaĵo. La kruroj estas helflavaj kaj la vosto estas mezlonga kaj rondofina.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio de Indonezio kaj nome de la insulo Seramo, en sudaj Molukoj. Ĝi povus formi superspecion kun la B. celebensis kaj B. galeatus. Ĝi estas monotipa. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]