Basma Bint Talal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Basma Bint Talal
Prinses Basma, Bestanddeelnr 255-5072.jpg
Coat of arms of Jordan.svg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1951 (1951-05-11) (71-jara)
en Amano
Lingvoj arabaanglafrancahispana [#]
Ŝtataneco Jordanio [#]
Alma mater Benenden School • Universitato de Oksfordo [#]
Familio
Dinastio Haŝemidoj
Patro Talal I of Jordan [#]
Patrino Zein al-Sharaf Talal [#]
Gefratoj Husejn de Jordanio • Prince Muhammad bin Talal of Jordan • Prince El Hassan bin Talal of Jordan [#]
Edz(in)o Timoor Daghistani [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Princino Basma Bint Talal (naskiĝis la 11-an de majo 1951) estas filino de iama reĝo de Jordanio Talal bin Abdullah kaj reĝino Zein Al Sharaf, fratino de reĝo Hussein bin Talal, kaj onklino de la nuna reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a. Ŝi naskiĝis en Amano kaj ricevis siajn unuajn studojn en la lernejo por knabinoj Al-Ahlijĝa. Ŝi daŭrigis sian edukadon en Britio ĝis kiam ŝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo kie ŝi magistriĝis pri lingvoj.

Kontribuo al la publika vivo[redakti | redakti fonton]

En 1977, ŝia frato Husejn la 1-a konfidis al ŝi la respondecon administri la Fondumon Reĝino Alia pri volontula socia laboro. Por atingi la celon de la Fondumo ŝi partoprenis en la disvolviĝo de libervola socia laboro. Ŝi faris vastajn esplorajn vizitojn al diversaj regionoj de la Reĝlando por identigi sociajn problemojn. Ŝi ankaŭ kontrolis la preparadon de sociaj studoj por ĉi tiuj aferoj konstruante pontojn de kunlaboro kun arabaj landoj kaj internaciaj institucioj. Ŝi estis Araba Virino de la Jaro en 1995. Lia Moŝto, la forpasinta reĝo Hussein aljuĝis sin en 1994 la Grandan Kordonon de la Juvelita Al Nahda "Renaskiĝo"  kiel rekono de ŝiaj humanaj agadoj por ŝia lando[1].

Familia vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis edziniĝinta al Timur Dagestani kaj havis du infanojn:

Poste ŝi estis edziniĝinta al Walid al-Kurdi kun kiu ŝi ankaŭ havis du infanojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) HRH Princess Basma Bint Talal Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Earth Charter Initiative.