Saltu al enhavo

Basma bint Talal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basma bint Talal
Persona informo
بسمة بنت طلال
Naskiĝo 11-an de majo 1951 (1951-05-11) (73-jaraĝa)
en Amano
Lingvoj arabaanglafrancahispana vd
Ŝtataneco Jordanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Benenden School (en) Traduki
Universitato de Oksfordo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Haŝemidoj
Patro Talal la 1-a de Jordanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Zein al-Sharaf Talal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Husejn de Jordanio, Prince Muhammad bin Talal of Jordan (en) Traduki kaj Prince El Hassan bin Talal of Jordan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Timoor Daghistani (en) Traduki (1969–dekjaro de 1970) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princino Basma bint Talal (naskiĝis la 11-an de majo 1951) estas filino de iama reĝo de Jordanio Talal bin Abdullah kaj reĝino Zejn aŝ-Ŝaraf, fratino de reĝo Husejn bin Talal, kaj onklino de la nuna reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a. Ŝi naskiĝis en Amano kaj ricevis siajn unuajn studojn en la lernejo por knabinoj Al-Ahlijĝa. Ŝi daŭrigis sian edukadon en Britio ĝis kiam ŝi aliĝis al la Universitato de Oksfordo kie ŝi magistriĝis pri lingvoj.

Kontribuo al la publika vivo

[redakti | redakti fonton]

En 1977, ŝia frato Husejn la 1-a konfidis al ŝi la respondecon administri la Fondumon Reĝino Alia pri volontula socia laboro. Por atingi la celon de la Fondumo ŝi partoprenis en la disvolviĝo de libervola socia laboro. Ŝi faris vastajn esplorajn vizitojn al diversaj regionoj de la Reĝlando por identigi sociajn problemojn. Ŝi ankaŭ kontrolis la preparadon de sociaj studoj por ĉi tiuj aferoj konstruante pontojn de kunlaboro kun arabaj landoj kaj internaciaj institucioj. Ŝi estis Araba Virino de la Jaro en 1995. Lia Moŝto, la forpasinta reĝo Husejn aljuĝis al ŝi en 1994 la Grandan Kordonon de la Juvelita an-Nahda "Renaskiĝo" kiel rekono de ŝiaj humanaj agadoj por ŝia lando[1].

Familia vivo

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis edziniĝinta al Timur Dagestani kaj havis du infanojn:

Poste ŝi estis edziniĝinta al Walid al-Kurdi kun kiu ŝi ankaŭ havis du infanojn:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (angla) HRH Princess Basma Bint Talal Arkivigite je 2018-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Earth Charter Initiative.