„Unu el la plej ŝatindaj servoj, kiujn Esperanto jam nun havigas al siaj adeptoj, estas la legebleco de valoraj verkoj, ĝis nun malmulte konataj ekster ilia naskolando. La tradukinto diras, ke ĉi tiu verko, prezentata al la internacia publiko, bone montras ĉe la aŭtoro kontraston inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo, ke ĝi estas unu el la perloj de l’ Finna literaturo.
Leginte la verkon, oni devas konfesi, ke ĝi ne trompas la elvortan esperon. Originalega, forte emociiga kaj postlasanta daŭrantan impreson estas la rakonto; ĝi iel memorigas pri iaj teruraj historioj de Poe aŭ de Maupassant, sed kun la sama angoreco, ĝi plie havas pli naturan, verecan karakteron. La lerta tradukinto estas inda je la verko kaj sukcesas montri la plej delikatajn nuancojn de l’ animstatoj; la libro estas riĉa je maloftaj vortoj, el kiuj kelkaj estas klarigataj en aldona tabelo, rimedo tre bona; inter la nove proponataj, ŝajnas, ke „sledo“ (sledeto) por glitveturilo mane trenata estus bona. Kelkaj epitetoj estas iom strangaj, se ne malĝustaj; ekzemple: „draste kriegi“ (potence), „absolvi kurson“ (viziti), „korta plano“ (ebenajo, areo); verboj estas uzataj laŭ nekutima maniero: „li kredis sin vidi“ (li kredis vidi), „ŝi restis stari“ (ŝi restis staranta); jenaj esprimoj estas preskaŭ nekompreneblaj: „La parokestro (komparu: paroĥo) klopis la parion de sia flartabakujo. — Diabla rido fulguranta la mjelon.“”