Johannes Linnankoski
Aspekto
| Johannes Linnankoski | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Vihtori Johan Peltonen |
| Aliaj nomoj | Johannes Linnankoski |
| Naskiĝo | 18-an de oktobro 1869 en Askola, Grandprinclando Finnlando, |
| Morto | 10-an de aŭgusto 1913 (43-jaraĝa) en Helsinko |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Grandprinclando Finnlando |
| Familio | |
| Edz(in)o | Ester Peltonen (mul) |
| Infano | Osku Velho (en) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto ĵurnalisto tradukisto |
| Verkoj | The Song of the Blood-Red Flower The Fugitives |
Johannes LINNANKOSKI [LINnankoski], realnome: Johannes Vihtori PELTONEN (naskiĝis la 18-an de oktobro, 1869 en Askola, mortis la 10-an de aŭgusto, 1913 en Helsinki) estis finna verkisto.
Famiĝinte pro sia romantisma romano Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro), liaj pli malfruaj verkoj montris kritike-realismajn trajtojn.
Kelkaj el liaj verkoj estis bazoj por filmoj, el kiuj Hilja maitotyttö (reĝisoro Teuvo Tulio) kaj Laulu tulipunaisesta kukasta (reĝisoro Mikko Niskanen).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ikuinen taistelu (dramo, 1903)
- Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro) (romano, 1905)
- Taistelu Heikkilän talosta (Batalo pri la domo Heikkilä) (novelo, 1907)
- Pakolaiset (romano, 1908)
- Simson ja Delila (dramo, 1911)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Batalo pri la domo Heikkilä, tradukis Vilho Suonio Setälä. - Helsingforso: Eldona Akcia Societo Otava, [1919]. - 60 paĝoj - (Finna Biblioteko Esperanta 1)
- La kanto pri fajr-ruĝa floro, tradukis E. Kuoppala kaj J. Jäntti. - Kuopio: Finna Esperanto-Librejo, 1987.

