Beatrice Macola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatrice Macola
Persona informo
Beatrice Macola
Naskiĝo la  2-an de decembro 1965(nun 1965-12-02)
en Italio Verono, Italio
Morto la 13-an de decembro 2001
en Romo
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beatrice Macola - naskiĝis la  2-an de decembro 1965(nun 1965-12-02) en Verono (Italio) kiel ido de nobela familio, mortis la 13-an de decembro 2001 en Romo, en aĝo de nur 36 jaroj - estis itala aktorino. Interalie ŝi aktore kontribuis al la filmo Dr. M, farita en 1990 de la reĝisoro Claude Chabrol - refilmigo de la unua el pluraj filmoj origine realigataj per la germana reĝisoro Fritz Lang pri fikcia krimulo doktoro Mabuse, kies tria seria filmo cetere baziĝis sur la esperantlingva romano Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn de Jean Forge.

Aparte menciindas ŝia aktora partopreno en la filmo Schindler's List farita en 1993 de reĝisoro Steven Spielberg bazita pri romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto.