Bellegarde-sur-Valserine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellegarde (apartigilo)
Bellegarde-sur-Valserine
la administrejo
la administrejo
la administrejo
delegita komunumo • komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Nantua
Kantono Bellegarde-sur-Valserine
Komunumaro Bellegarda Baseno
INSEE kodo 01033 [+]
Poŝtkodo 01200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 450  (2018) [+]
Loĝdenso 751 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 6′ N, 5° 50′ O (mapo)46.10755.8258333333333Koordinatoj: 46° 6′ N, 5° 50′ O (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Areo 15,25 km² (1 525 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bellegarde-sur-Valserine (Ain)
Bellegarde-sur-Valserine (Ain)
DEC
Bellegarde-sur-Valserine
Bellegarde-sur-Valserine
Situo de Bellegarde-sur-Valserine
Bellegarde-sur-Valserine (Francio)
Bellegarde-sur-Valserine (Francio)
DEC
Bellegarde-sur-Valserine
Bellegarde-sur-Valserine
Situo de Bellegarde-sur-Valserine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bellegarde-sur-Valserine [+]
vdr

Bellegarde-sur-Valserine (prononcu: [Belgard-sür-Valsørin]) estas malaperinta franca komunumo en la departemento Ain, de la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.

Ekde la unua de januaro 2019 ĝi formas parton de la nova komunumo Valserhône, kaj estas la administra centro de la nova komunumo.

La loĝloko situas sur la dekstra bordo de Rivero Rodano, ĉe la kunfluo de rivero Valserine, Tiu rivero estas tie pli mallarĝa, ĉar paro de ĝia akvo enprofundiĝas sub la porhavan rokon (oni nomas tion La Perdoj de Valserine). Tio permesis pli facile trapasi, kaj sekve estis strategia pasejo.

La kulmino de la komunumo estas ĉe la deklivo de monto "Grand Crêt d'Eau" en alteco de 1542 m.

La urbo estas ariĝo de pluraj vilaĝoj:

  • Bellegarde, la ĉefa urbo kiu iĝis la centrurbo,
  • Musinens, sur la altaĵoj, kaj ĝia kastelo,
  • Coupy, oriente, kiu estis sendependa komunumo antaŭ 1966,
  • Arlod, sude, alvale, sur Rodano, kie estas la rubo-brulejo de SIDEFAGE,
  • Vanchy, sud-oriente, almonte sur Rodano.

La najbaraj komunumoj estas okcidente kaj norde :Châtillon-en-Michaille; oriente: Lacran kaj Léaz; sude, trans rivero Rodano: Eloise kaj Saint-Germain-sur-Rhône; sud-okcidente: Billiat kaj Villes.

Stacidomo de Bellegarde

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bellegarde estas grava SNCF-a fervoja stacidomo, kie haltas la TGV-oj Parizo-Ĝenevo kaj Montpeliero-Ĝenevo, kaj TER al Liono, Évian-les-Bains, Bourg-en-Bresse...

La 9-an de majo 2003 brulego detruis parton de la stacidomo. La trafiko daŭrigas per provizoraj konstruaĵoj. Nova stacidomo tiel nomata "fr:Pôle multimodal de Bellegarde-sur-Valserine" estas konstruata kaj malfermos en 2010.

Trapasas la urbon la aŭtoŝoseo A 40, kies viadukto vidiĝas de malproxime.

Monumento[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Musinens Arkivigite je 2010-01-29 per la retarkivo Wayback Machine situas norde de la urbo. Ĝi entenas kvadratan turon de la 13-a jarcento, ĉefan konstruaĵon kun ŝraŭb-ŝtuparo de la 15-a jarcento kaj fortikaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]