Bernard Bosson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Bosson
Persona informo
Naskonomo Bernard Marie Antoine Bosson
Naskiĝo 25-an de februaro 1948 (1948-02-25)
en Annecy,  Francio
Morto 13-an de majo 2017 (2017-05-13) (69-jaraĝa)
en 8-a Arondismento de Liono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Unuiĝo por la Franca Demokratio vd
Familio
Patro Charles Bosson vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Q2944951 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard Bosson estas franca juristo kaj politikisto, kiu naskiĝis je la 25-a de februaro 1948 en Annecy. Sian universitatan edukon li akiris en la jura fakultato de la Kolegio Sankta Mikaelo (Collège Saint-Michel) en Annecy.

Li engaĝiĝas en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Interalie li ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 2-an balotan distrikton de la departemento Haute-Savoie.

En la Ministraro dua de Jacques Chirac de la 20-a de marto 1986 ĝis la 10-a de majo 1988 li servis kiel subministro pri eŭropaj aferoj, kaj en la ministraro de Édouard Balladur de la 29-a de marto 1993 ĝis la 16-a de majo 1995 servis kiel ministro pri ekipado, transporto kaj turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]