Berta Ehnn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berta Ehnn
Berta Ehnn
Berta Ehnn
Persona informo
Naskonomo Windisch Berta
Naskiĝo la  30-an de oktobro 1845(nun 1845-10-30)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 9-an de marto 1932
en Aŭstrio Aschberg (Aŭstrio)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Berta EHNN [en], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ehnn Berta estis hungardevena aŭstra operkantisto, (soprano, mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Windisch [vindiŝ].

Desegnaĵo pri Berta Ehnn
Berta Ehnn sur scenejo

Berta Windisch [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1845 (laŭ aliaj informoj la 30-an de novembro 1847) en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 9-an de marto 1932 en Aschberg (Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Berta Ehnn devenis el juda familio. Ŝi translokiĝis al Vieno jam en 1850 kun siaj gepatroj. Ŝi frekventis konservatorion en Vieno en la lernojaro 1861, poste ŝi lernis private. En 1863 ŝi faris sensukcesan provan kantadon en Hofoper (Vieno), sed en la sekva jaro ŝi sukcese debutis en teatro de Linz. Baldaŭ ŝi kantadis en Graz, Darmstadt, Hamburgo, en la teatra jaro 1865 en Nurenbergo, en la sekva jaro en Stutgarto. Inter 1868 kaj 1885 ŝi estis membro de la Kortega Operejo de Vieno, kie ŝi ricevis la titolon "imperiestra kaj reĝa kantisto". Intertempe en 1873 ŝi edziniĝis. En 1885 ŝi forlasis la scenejon, tamen escepte en 1918 ŝi kantis lastfoje.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]