Jonschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bettenau)
Jonschwil
Blazono de Jonschwil
Blazono de Jonschwil
Blazono de Jonschwil
Vojkruciĝo en Jonschwil
Vojkruciĝo en Jonschwil
Vojkruciĝo en Jonschwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 36′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.08333 °O / 47.60000; 9.08333 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.08333 °O / 47.60000; 9.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3311
Areo 10,99 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 9243
Komunumkodo 3405
Mapo de Jonschwil
Mapo de Jonschwil
Mapo pri la situo de Jonschwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Jonschwil (prononcu jonŝvil) estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3311 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jonschwil situas ĉe la bordo de la rivero Turo proksime de Wil SG. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Jonschwil, Schwarzenbach kaj la setlejoj Bettenau kaj parto de Oberrindal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jonschwil limas en nordo al Wil, en nordoriento al Uzwil, en oriento al Oberuzwil, en sudo al Lütisburg, en sudokcidento al Kirchberg, kaj en nordokcidento al Rickenbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jonschwil estas atingebla per poŝtaŭtobuso de Wil SG kaj Uzwil kaj ankaŭ estas facile alirebla de la aŭtoŝoseo A1. Schwarzenbach disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Vinterturo al Sankt-Galo. Tra la komunumo pasas kantona vojo n-ro 430 de Wil al Uzwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn nordokcidente en Wil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de Bettenaŭ datiĝas el la jaro 772, de Schwarzenbach kiel Svarzinbah villa el la jaro 779, je de Jonschwil kiel Johannis vilare de la 20-a de majo. Laŭdire ekzists en la jaro 814 en Jonschwil preĝejo kun la nomo Sankta Martino. Supozeble naskiĝis en la jaro 840 en Jonschwil la sciencisto kaj verkisto Notker Balbulus. Ĉirkaŭ la jaro 1200 estis konstruita la Kastelo Schwarzenbach. Ĝi estis vendita en la jaro 1273 al Rudolfo la 1-a de Habsburg. De la jaro 1483 ĝis 1805 la kastelo apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. Ĉirkaŭ la jaro 1460 la Lageto de Bettenaŭ estis konstruita inter Bettenaŭ kaj Oberuzwil por grandigi la fiŝaron de la Monaĥejo Sankt-Galo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la 1803 la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo unuiĝis al la nuna Jonschwil. En la jaro 1880 la municipo Oberrindal estis trionigita inter Oberuzwil, Lütisburg kaj Jonschwil. La limo sekvas la linion de la stratoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]