Saltu al enhavo

Bettwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bettwil
Blazono de Bettwil
Preĝejo de Bettwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 17′ 30″ N 8° 16′ 0″ O / 47.29167 °N, 8.26667 °O / 47.29167; 8.26667 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 30″ N 8° 16′ 0″ O / 47.29167 °N, 8.26667 °O / 47.29167; 8.26667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 561
Areo 4,25 km²
Alteco 688 m super marnivelo
Poŝtkodo 5618
Komunumkodo 4227
Mapo de Bettwil
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Bettwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 561 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettwil situas sura altebenaĵo ĉe la okcidenta flanko de la montoĉeno Lindenberg tri kilometrojn oriente de la Lago de Hallwil. La komunumo konsistas el sia ĉefvilaĝo Bettwil, kiu situas tute en la okcidento de la komunuma teritorio kaj el la setlejoj Königsberg, Brandholz kaj Guggibad. La du lastaj fakte situas oriente de la Lindenberg-kresto kaj tial jam apartenas al la valo de la rivero Bünz.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettwil limas en nordo al Sarmenstorf, en nordoriento al Kallern, en oriento al Boswil, en sudoriento al Buttwil, en sudo al Schongau, kaj en okcidento al Fahrwangen.

Vilaĝalverturejo Bettwil, alvenante de Brandholz trans Lindenberg

Bettwil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per buslino de Bettwil al Lencburgo.

En Lencburgo en distanco de proksimume 20 km troviĝas ankaŭ la plej proksima aŭtovojalveturejo, nome al la svisa aŭtovojo A1.

La unua dokumenta mencio de Bettwil datiĝas el la jaro 924 kiel Petiwilare.

Dum mezepoko en Bettwil la Monaĥejo Einsiedeln kaj la Hospitalo Bremgarten posedis bienojn kaj poduone la rajton enkasigi la interezojn. De la jaro 1200 ĝis la jaro 1412, kiam la civitanoj de la komunumo liberaĉetis sin, la Senjoroj de Heidegg regis en Bettwil. Post la konkero de la Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo la komunumo formis sub ĵurkomunuma suvereneco propran jurisdikcion kaj voktejon.

En marto 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuteco kaj kreis la Helvetan Respublikon. Dum ties kvinjara daŭro Bettwil formis kune kun la vilaĝo Niesenberg komunumon en la distrikto Sarmensdorf de la tiama Kantono Baden. En 1803 la Kantono Baden estis integrita al la nova Kantono Argovio kaj Niesenberg samtempe de nove disigita de Bettwil kaj atribuita al Kallern. Ek de tiam Bettwil apartenas al la argovia distrikto Muri.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]