Merenschwand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merenschwand
Blazono de Merenschwand
Blazono de Merenschwand
Blazono de Merenschwand
Preĝejo de Merenschwand
Preĝejo de Merenschwand
Preĝejo de Merenschwand
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 15′ 34″ N 8° 22′ 30″ O / 47.25944 °N, 8.37500 °O / 47.25944; 8.37500 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 34″ N 8° 22′ 30″ O / 47.25944 °N, 8.37500 °O / 47.25944; 8.37500 (mapo)
Areo 13,51 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 5634
Komunumkodo 4234
Mapo de Merenschwand
Mapo de Merenschwand
Situa mapo de Merenschwand
vdr

Merenschwand estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2480 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 3349 ĝis la 31-a de decembro 2012

Geografio[redakti | redakti fonton]

Merenschwand situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Merenschwand, Benzenschwil (kiu de 1813 ĝis fino de 2011 estis memstara komunumo), Rickenbach, Unterrüti kaj Hagnau. Inter Rickenbach kaj Merenschwand estiĝis industria zono.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,51 km², de kiuj 12,9% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Merenschwand limas en nordo al Aristau, en oriento aliflanke de la rivero Reuss al Ottenbach ZH (Kantono Zuriko) kaj Obfelden (Kantono Zuriko), en sudoriento al Hünenberg (Kantono Zugo), kaj en sudo al Mühlau, en sudsudokcidento al Beinwil (Freiamt), en sudokcidento al Geltwil, kaj en okcidento al Muri.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Merenschwand pasas la kantona ĉefvojon-ro 296 de Bremgarten al Sins. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Muri al Affoltern ĉe Albis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Merenschwand datiĝas el la jaro 1189 kiel Meriswanden.

En mezepoko en Merenschwand regis la Senjoroj de Homberg, kiuj vendis la vilaĝon en la jaro 1293 al la Senjoroj de Hünenberg. Post la Batalo de Sempach la ĉefa potenco en la regiono fariĝis la urbo Lucerno. La civitanoj de Merenschwand aĉetis sian liberecon de la Senjoroj de Hühnenberg en la jaro 1394 kaj submetis sin libervole al la regado de Lucerno akirante tiel diversajn privilegiojn kiel propra voktejo interne de la Lucerna urboŝtato. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion en la jaro 1415 Merenschwand fariĝis Lucerna eksklave oriente de la Liberaj distriktoj.

En marto 1798 la francaj trupoj liberigis Argovion kaj kreis la Helvetan Respublikon. La voktejo Merenschwand nun estis eksklavo de la distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno. En oktbro 1802 la komunumo Merenschwand aliĝis al Kantono Zugo, sed en 1803 Napoleono dekretis, ke Merenschwand fariĝos parto de la distrikto Muri de Kantono Argovio.

La katolika loĝantaro de la Libera Distrikto sentis sin komence de la 19-a jarcento subpremita fare de la protestante dominita argovia registaro. Petskriboj kun postuloj pri malpli altaj impostoj restis sen sekvo, tiel ke en la jaro 1830 la membro de la granda konsilio kaj gastejestro de la restoracio Schwanen, Johann Heinrich Fischer, alvokis al la Liberdistrikta Atako. Ek de Merenschwand la 6-an de decembro 1830 6000 armigitaj liberdistriktanoj marŝis al Araŭo kaj faligis la registaron. La nove verkita konstitucio tamen ne estis en la senco de la konservemaj liberdistriktanoj, ĉar la liberalaj fortoj el la protestantaj kantnonpartoj sukcesis akceptigi siajn postulojn.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la iama komunumo Benzenschwil, kiu ĝis 1813 jam apartenis al la komunumo, estis reintegrita al Merenschwand.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]