Biblioteko de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko de UEA
biblioteko

LandoNederlando
SituoRoterdamo
- koordinatoj51° 54′ 50″ N, 4° 27′ 52″ O (mapo)51.91384.4644Koordinatoj: 51° 54′ 50″ N, 4° 27′ 52″ O (mapo)

Biblioteko de UEA (Sud-Holando)
Biblioteko de UEA (Sud-Holando)
DEC

Biblioteko de UEA (Nederlando)
Biblioteko de UEA (Nederlando)
DEC
Map
Biblioteko de UEA
vdr

Kuranta stato[redakti | redakti fonton]

Depost la instalo de UEA en Roterdamo, Nederlando, Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA ludas la rolon de la Biblioteko de UEA, kun aldono de la plej novaj materialoj.

Stato ĝis 1934, je la eldontempo de EdE[redakti | redakti fonton]

EdE-B

La Biblioteko de UEA en Ĝenevo estis la antaŭanto de la Biblioteko Hector Hodler. Siatempe, ĝi estis la plej ampleksa biblioteko pri Esperanto. Ĝi apartenas al la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estas parte speco de dokumentiga fonto por la oficejo de UEA, la redakcio de Esperanto kaj pli vaste por la Esperantistoj, kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de Esperanto.

Iam, antaŭ la fondo de UEA, la Svisa Esperanto-Societo (SES) starigis bibliotekon. Ĝin administris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa esperantisto Jakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prezidanto de UEA. La biblioteko konsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Eduard Stettler veninta al Ĝenevo por libervole labori en la oficejo de UEA prizorgis la bibliotekon. La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kaj estis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balaston la SES cedis la bibliotekon al Hector Hodler, kontraŭ pago de modesta sumo.

La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, Hans Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la gazeto Esperanto, kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi. Hector Hodler testamente donacis la bibliotekon al UEA (1920).

La statuto de UEA mencias la administradon sub Artikolo kiu diras "50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn Esperant-lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj internaciaj. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donaco kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de Esperanto-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj."

La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plene respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

La tuta materialo estas klasigata en 8 klasoj.
1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.
2 Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.
3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.
4. Periodaĵoj: (P) entenas la Esperanto-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-esperantaj sed kun esperanta angulo aŭ aldono.
5 Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj internaciaj organizaĵoj esperantaj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.
6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)
7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.
8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.

Al la ok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P (ruga), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numeroj estas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de la binditaj libroj.

La konservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas bindita (kaj ne bindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭ sistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj, malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Molière oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la esperantaj verkistoj, kio estas speco de repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-esperantaj aŭtoroj.

Je la fino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume 1500 por Esperanto-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restas por la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5900 verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700 kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro en 1934 troviĝis en la ĝeneva Turo de l' Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo.

La Biblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de Bibliografia Servo de UEA, kies tasko estas la sistema kolektado de ĉiuj verkoj en Esperanto kaj helpo al la personoj sin interesantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiun agadon. La Bibliografia Servo ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptas verkojn pri ĉio, kio tuŝas Esperanton kaj ĝenerale la demandon pri Lingvo Internacia.

        E. AGRICOLA.