Biodegrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biodegradado)

Biodegradado aŭ bio-malkombinado, biodiserigo estas la malkombino (malkompono) de organikaj materialoj fare de mikroorganismoj. Dum la malkombinado povas estiĝi metano, biogaso, kiujn oni povas uzi por energioproduktado.

Bio-malkombinado estas tiu natura proceso, kiam la organikaj materialoj malkombiniĝas al la konstruelementoj t.e. al karbona dioksido (CO2) kaj akvo (H2O) per mikroorganisma helpo. Malkombineblaj estas plej ofte la naturdevenaj materialoj dum - naftodevenaj- plastaĵoj - krom kelkaj esceptoj - ne estas malkombineblaj. Ofte ankaŭ la malkombineblaj materialoj entenas malpezajn metalojn kaj aliajn danĝerajn materialojn, kiuj liberiĝas dum la malkombino (kolorigaĵoj ks.).

Plastaj saketoj povas esti biodegradeblaj, ekz. polilaktoacido, produktita el naturaj krudmaterialoj. Tiu estas nova teknologio por daŭriva evoluo.

Plastaĵoj kiuj moviĝas en la riverojn aŭ oceanon estas danĝeraj por la vivantaro tie. Unue, ĉar bestoj kaj birdoj manĝas plastaĵojn kaj ne povas digesti ilin; kaj due ĉar la plastaĵoj enhavas kemiaĵojn - ekz-e moligenzojn - kiuj efikas kiel kseno-hormonoj. Vidu la prelegon:

Produkto Malkombina tempo
kotonaj ĉifonoj 1-5 monatoj
papero 2-5 monatoj
ŝnuro 3-14 monatoj
oranĝa ŝelo 6 monatoj
lana ŝtrumpeto 1 ĝis 5 jaroj
cigareda filtrilo 1 ĝis 12 jaroj
plastaĵkovrita papera laktoskatolo 5 jaroj
ledoŝuo 25 ĝis 40 jaroj
nilona teksaĵo 30 ĝis 40 jaroj
plastaĵa sako 10-20 jaroj
vitro 1 milionoj da jaroj