Blankaŝultra saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaŝultra saksikolo
Blankaŝultra saksikolo, masklo de rasa cambaiensis
Blankaŝultra saksikolo, masklo de rasa cambaiensis
Blankaŝultra saksikolo, ino de rasa cambaiensis
Blankaŝultra saksikolo, ino de rasa cambaiensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicoloides
Specio: S. fulicatus'
Saxicoloides fulicatus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaŝultra saksikolo (Saxicoloides fulicatus[1]) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi troviĝas en Suda Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Barato, Maldivoj, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. La maskloj de nordaj populacioj havas brunan dorson, dum tiuj de sudaj populacioj havas nigran dorson. Ili troviĝas en malferma makiso kaj ofte manĝas laŭlonge de la grundo kaj ripozas sur malaltaj arbustoj kaj rokoj.

Aspekto kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Individuo el Andhra Pradeŝo, montranta karakterojn de intermedius

Tiu birdo troviĝas en malferma ŝtonaj, herbejaj kaj makisaj arbarhabitatoj. Ĝi tenas la voston supren kaj la suba ventro estas bruna, ruĝecbruna aŭ malhele avelkolora. Maskloj estas brilnigraj kun blanka ŝultromakulo (kio nomigas la specion) dum inoj estas tutbrunaj kun grizecaj subaj partoj. La nomiga raso troviĝas en suda duoninsula Barato. La raso leucopterus troviĝas en Srilanko. La raso cambaiensis de okcidenta Barato kaj erythrura (=erythrurus) de orienta Barato havas masklojn kun brunaj dorsoj. La raso intermedius troviĝas en centra Barato kaj partoj de la regiono de Dekka. Oni nomis rason munda el specimeno el Panĝabo, sed ĝi estas nuntempe konsiderata sinonima de cambaiensis.[2] Pli malnovaj klasigoj inkludas rason ptymatura por la populacio de suda Barato kun la tipa formo konsiderita el Sri-Lanko.[3] Tiu specio ofte troviĝas ĉe homaj setlejoj.[4]

Tiu specio estis enmetita en la regiono de Novjorkio en Usono.[5][6]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Oni ĉirkaŭkalkulis densecojn de 193-240 individuoj por km² en la sidejo de la universitato de Pondiĉero. La proporcio de maskloj kaj inoj estas de ĉirkaŭ 1.5:1. Teritorigrando de maskloj estas ĉirkaŭkalkulita je 6650 m2.[7] Maskloj povas esti agresemaj al aliaj dum la reprodukta sezono kaj povas ataki eĉ respegulaĵojn.[8] Homa aktivado kia forhakado ŝajne favoras ilin.[9]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe insektojn, sed oni scias, ke ili prenas ankaŭ ranojn kaj lacertojn ĉefe kiam ili manĝigas idojn enneste.[10] Individuoj povas manĝi malfrue vespere por kapti insektojn allogitajn de lumo.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Masklo manĝiganta idon (Parli, Barato).

Maskloj kantas dum la reprodukta sezono kaj ceremonias antaŭ inoj per malaltigo kaj malfermado de la vostoplumoj kaj per ĉirkaŭiro de la ino.[12]

Nestojn oni konstruas inter rokoj, en truoj de muroj aŭ arboj.[13] Nestojn oni kovras per animala haro kaj oni konstatis, ke multaj nestoj havas pecojn de serpenta seka haŭto.[3][14] La ovoj estas de normala ovala formo, sed multaj estas longecaj kaj iom pintoformaj. Ili estas sufiĉe brilaj. La fonkoloro estas blanka, ofte nuanca al verdeca aŭ rozeca, kaj tio estas punktita, striita kaj makulita je ruĝeca aŭ malhelbruna kaj brunflava kun iom da suba lavendokoloro. La markoj estas pli densaj je la plej larĝa pinto de la ovo, kie ili formas neregulan kronon. Kelkaj ovoj estas makulitaj per malhelruĝecbruna je la larĝa pinto.[15]

La reprodukta sezono estas decembro al septembro, sed varias depende de la regiono kaj kutime komencas kun la unuaj pluvoj.[16] Maskloj kantas dum tiu sezono. Ili povas ankaŭ bekofrapi siajn proprajn respegulaĵojn dum tiu epoko.[17] Oni konstatis ciklajn ŝanĝojn en la pigmentado per melanino je la ekzamenoj asociaj kun la reprodukta sezono.[18] Tri aŭ kvar ovoj estas la normala ovodemetado[19] sed oni konstatis ovodemetadojn de ĝis 7 ovoj.[20] Nur la ino kovas.[21] Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 10 tagoj. Kaj maskloj kaj inoj manĝigas la idojn kaj maskloj foje manĝigas la inon enneste.[22] Oni scias, ke la idojn predas la Ruĝeca arbopigo.[23]

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Oni identigis kelkajn parazitojn inklude cestodon.[24][25]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rasmussen & Anderton ŝanĝis la specian epiteton el fulicata al fulicatus ĉar Saxicola estas vira kaj la finaĵo -oides estas ĉiam vira laŭ la ICZN Kodo 30.1.4.4. ICZN Code Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. See also David, Normand and Michel Gosselin (2002) The grammatical gender of avian genera. Bulletin of the British Ornithologists' Club 122(4):257-282.
  2. Van Tyne, J. & W. Koelz (1936). “Seven new birds from the Punjab”, Occ. Pap. Mus. Zool. Univ. Michigan 334, p. 5. 
  3. 3,0 3,1 Hugh Whistler. (1941) Popular Handbook of Indian Birds 3rd ed. Gurney and Jackson, p. 106.
  4. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia:The Ripley Guide.. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  5. Final List of Bird Species to Which the Migratory Bird Treaty Act Does Not Apply (angle). USA DEPARTMENT OF THE INTERIOR – Fish and Wildlife Service (2005-03-15). Arkivita el la originalo je 2009-01-15. Alirita 2024-03-17.
  6. Bull, J.. (1974) Birds of New York state. American Museum of Natural History, New York. 655 pp.
  7. Rajasekhar,B. (1993) Use of line transects to estimate Indian Robin (Saxicoloides fulicata) population at Pondicherry University Campus. In: Bird Conservation: Strategies for the Nineties and Beyond. (Eds: Verghese,A; Sridhar,S; Chakravarthy,AK) Ornithological Society of India, Bangalore, p. 191..
  8. Wikramanayake,EB (1952). “Blackbacked Robin attacking car”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 50 (3), p. 656. 
  9. Raman Kumar and Ghazala Shahabuddin (2006). “Consequences of Rural Biomass Extraction for Bird Communities in an Indian Tropical Dry Forest and the Role of Vegetation Structure”, Conservation and Society (PDF) 4 (4), p. 562–591. 
  10. Sivasubramanian,C (1991). “Frog and lizard in the dietary of the Indian Robin Saxicoloides fulicata (Linn.)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 88 (3), p. 458. 
  11. Bharos, A. M. K. (1997). “Indian Robin Saxicola fulicata foraging in the light of fluorescent lamps.”, Journal of the Bombay Natural History Society 94, p. 571. 
  12. Thyagaraju, A. S. (1955). “The courtship (?) display of the Blackbacked Indian Robin [Saxicoloides fulicata (Linn.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 53 (1), p. 129–130. 
  13. (1996) “Peculiar nesting site and some observations on the breeding behaviour of Indian Robin Saxicoloides fulicata Linn.”, Newsl. for Birdwatchers 36 (1), p. 3–5. 
  14. Strecker, John K (1926). “On the use, by birds, of snakes' sloughs as nesting material”, The Auk (PDF) 43 (4), p. 501–507.  Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2009-10-06.
  15. Oates, E W. (1905) Catalogue of the collection of birds' eggs in the British Museum. 4, p. 151–153.
  16. betts
  17. Wikramanayake, E.B. (1952). “Blackbacked robin [Saxicoloides f. fulicata (Linn.)] attacking car”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 50 (3), p. 656. 
  18. Agrawal SC, Bansal G. (1983). “Instance of melanosis in the gonads of male Indian Robin, Saxicoloides fulicata (Lin).”, Poult Sci. 62 (2), p. 385–388. 
  19. Oates, E. W. 1890. Fauna of British India, Vol 2. Taylor and Francis London, p. 115.
  20. (1990) “Abnormal clutch in Indian Brownbacked Robin Saxicoloides fulicata cambaiensis (Latham)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (2), p. 258. 
  21. Ali, S. (1997) The Book of Indian Birds. 12th ed.. Oxford University Press. ISBN 0195637313. OCLC 214935260.
  22. George,JC (1961). “Parental cooperation in the feeding of nestlings in the Indian Robin”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 58 (1), p. 267–268. 
  23. Begbie, A (1905). “Nest of the Brown-backed Indian Robin Thamnobia cambaiensis”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (3), p. 513. 
  24. Shinde GB, Gharge MD, Gavhane AB, Jadhav BV (1990). “A new avian cestode from Saxicoloides fulicata at Aurangabad (M.S.) India”, Rivista di Parassitologia 51 (3), p. 255–257. 
  25. Harry Hoogstraal and Harold Trapido (Jun 1963). “Haemaphysalis kutchensis sp. n., a Common Larval and Nymphal Parasite of Birds in Northwestern India (Ixodoidea, Ixodidae)”, The Journal of Parasitology 49 (3), p. 489–497. doi:10.2307/3275824. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George,JC (1963) Some observations on the breeding behaviour of the Indian Robin, Saxicoloides fulicata (Linnaeus). Pavo 1(2):71-78.
  • Majumdar,N (1980) Occurrence of the Bengal Black Robin, Saxicoloides fulicata erythrura (Lesson) [Muscicapidae: Turdinae], and the Assam Purple Sunbird, Nectarinia asiatica intermedia (Hume) [Nectariniidae] in Orissa State. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 77(2):334.
  • Magon,VK (1979) Distribution of acid phosphatase in the digestive system of two Indian birds, Uroloncha malabarica and Saxicoloides fulicata. Pavo 17(1&2):27-32.
  • Rajvanshi,G; Gupta,MM; Yeshowardhana; Singh,VS (1985) Histochemical localization of calcium and iron in the gonad of male Indian Robin (Saxicoloides fulicata). Pavo 23(1&2):31-36.
  • Rajvanshi,G; Gupta,MM; Bhatnagar,VK; Bhatnagar,Sumar (1985) Cyclic changes in Carbohydrate localization in gonad of male Indian Robin Saxicoloides fulicata (Linn.). Pavo 23(1&2):41-46.
  • Gupta,MM; Rajvanshi,G; Singh,VS (1986) Histochemical localization of proteins and Tryptophane aminoacid in testis of Indian Robin Saxicoloides fulicata (Linn.). Pavo 24(1&2):69-76.
  • Javed,Salim (1992). “Abnormal clutch in Indian Brownbacked Robin Saxicoloides fulicata cambaiensis (Latham)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (2), p. 258. 
  • Culshaw,JC (1948). “Some observations on the territories of Blackbacked Indian Robins Saxicoloides fulicata fulicata, Linn.”, Jour. Bengal Nat. Hist. Soc. 22 (3), p. 92. 
  • Naik,RM (1963): On the nesting habits of the Indian Robin, Saxicoloides fulicata (Linnaeus). Newsl. for Birdwatchers 3(9):7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]