Blanka Sinagogo en Sejny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka Sinagogo
sinagogo
Loko
Ŝtato  Pollando
provinco podlaĥia

Geografia situo

54° 6′ 20″ N, 23° 21′ 3″ O (mapo)54.10563888888923.3509Koordinatoj: 54° 6′ 20″ N, 23° 21′ 3″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio judismo
Pereo dua mondmilito
Arkitektura priskribo
Konstruado 1885[1]
Specifo
Longo 26 m
Larĝo 19 m
Konstrumaterialo masonita, brika
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Pollando

Blanka Sinagogo (Pollando)
Blanka Sinagogo (Pollando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Podlaĥia provinco

Blanka Sinagogo (Pollando Podlaĥia provinco)
Blanka Sinagogo (Pollando Podlaĥia provinco)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso str. Piłsudskiego 41, Sejny
vdr

La Blanka Sinagogo (pole Biała Synagoga) estas sinagogo troviĝanta en la urbo Sejny, Pollando, ĉe la strato Józefa Piłsudskiego 41.

La unua ligna sinagogo en Sejny estis konstruita en la 1780-aj jaroj. Ĝian konstruon permesis prioro de la ordeno de Dominikanoj, pastro Bortkiewicz[1].

La nuna sinagogo komencis esti konstruata en 1885 laŭ iniciado de rabeno Moseo Becalel Luria el Sejny. Lia posteulo estis religia filozofo Moseo Icĥak Avigdor, fondinto de talmuda lernejo. Dum la dua mondmilito la nazioj detruis la internon de la sinagogo. Post la milito la domo estis parte alikonstruita por fajrobrigadejo, poste estis uzata kiel magazeno de fabrikitaj sterkaĵoj kaj garaĝo de urbaj aŭtomobiloj. En tiu periodo la konstruaĵo estis detruita plej. La renovigado komenciĝis en 1978 kaj daŭris ĝis 1987. En 1988 en la sinagogo okazis konservad-laboroj kaj oni aranĝis en ĝi Komunuman Kulturcentron. Hodiaŭ la konstruaĵon uzas la Centro Pogranicze por spektakloj, ekspozicioj kaj koncertoj[2].

La sinagogo estas masonita, turnita orient-direkte kaj havas la dimensiojn 19 al 26 metroj en stilo kun eroj de novklasikismo kaj novgotiko. La interno estas trinava kun barelvolbo super la ĉefa navo kaj duonbarelvolboj super la flankaj navoj, apogitaj sur kvin kolonoj, inter kiuj antaŭe troviĝis katedro nomata Bima (parolejo kaj legejo de la Torao). Ĉe la orienta muzo konserviĝis niĉo, en kiu staris toraujo. Virina preĝejo kaj polikromioj ne konserviĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Informtabulo sur la konstruaĵo
  2. pole La Blanka Sinagogo Arkivigite je 2019-02-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la paĝo Wirtualny Sztetl