Lamium album

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blanka lamio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka lamio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Lamio Lamium
Blanka lamio Lamium album
L. 1753
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blanka lamio (Lamium album) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo
parto de la floraro, bone videbla estas la kvareĝa tigo
polenoj de la blanka lamio (400×)
Lamium album subsp. barbatum

La blanka lamio estas plurjara herba planto, ĝi kreskas de 20 ĝis 70 cm. La kvareĝa tigo havas foliojn kun tigetoj, kies rando estas segilforma.

La blanka lamio floras de aprilo ĝis oktobro. La floraro estas pseŭdoverticilo. La duseksaj floroj estas zigomorfaj kaj kvinnombraj kun duobla perianto. La florkrono estas duloba kaj supra lobo kun hararoj. Kiel ĉe ĉiu lamiacoj la malsupra petalo estas ideala loko por allogi insektojn, kiuj polenigas la florojn.

La kromosomnombro estas 2n = 18.

Kreskoregionoj kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La blanka lamio estas disvastiĝinta en tuta Eŭropo kaj Nordazio en la moderaj zonoj. En multaj regionoj kiel Nordameriko kaj Novzelando ĝi estas neofito. La vintrotoleraj lamioj kreskas en la randoj de fosaĵoj, heĝoj kaj vojoj. Ĝi kreskas bone sur nitrogenriĉaj grundoj.

Blanka lamio estas hemikriptofito. Ĝi kreskas ofte kiel ruderala vegetaĵaro, aĥeofito kaj kultursekvanto. La blanka lamio estas tre disvastig-aktiva. Ĝi profitas de la eŭtrofiĝo de la pejzaĝo per sterkado kaj polucio per organika materialo. La planto estas vintrorezista.

Uzado kiel nutraĵo kaj en la popola medicino[redakti | redakti fonton]

Ĝi helpas resanigi la spiran sistenon. La blanka lamio estas ekspektoriga. La ĉefa efikanto estas iridoidglikosidoj, ĉefe lamalbido, karioptosido kaj la albosidoj A+B.

En antaŭaj jarcentoj la junaj ŝosoj de la blanka lamio estis mangataj kiel legomo.

La floroj estas bona abelnutra lanto. Unu hektaro donas ĝis 190 kg da mielo.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua publikigo de Lamium album okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, volumeno 2, p. 579. homonimo estas Lamium album DESF., publikigita en René Louiche Desfontaines: Flora Atlantica, 2, 1798, p. 18. sinonimoj por Lamium album L. estas Lamium dumeticolaKLOKOV kaj Lamium petiolatum ROYLE EX BENTH. Oni povas distingi jenajn subspeciojn:

  • Lamium album subsp. album: origine hejme de Eŭropo ĝis Mongolio. En Nordameriko kaj Novzelando ĝi estas neofito.
  • Lamium album subsp. barbatum (SIEBOLD & ZUCC.) MENNEMA (Sin.: Lamium barbatum SIEBOLD & ZUCC., Lamium album var. barbatum (SIEBOLD & ZUCC.) FRANCH. & SAV.): ĝi troviĝas de la malproksima Rusujo ĝis Japanujo, Ĉinujo kaj Koreujo.
  • Lamium album subsp. crinitum (MONTBRET & AUCHER EX BENTH.) MENNEMA}} (Sin.: Lamium crinitum MONTBRET & AUCHER EX BENTH.): Ĝi hejmiĝas de Turkio ĝis Himalajo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]