Blanka lupeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka lupeno
Lupinus albus 1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Fabaloj, Fabales
Familio: Fabacoj, Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Lupeno, Lupinus
Specio: L. albus
Lupinus albus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Blanka lupeno (Lupinus albus) estas unujara planto de la grupo de la Faboideoj (Faboideae), kiu hejmiĝas kaj estas kultivata en la okcidenta mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La blanka lupeno estas unujara, herba planto, kiu atingas kreskoalton de 20 ĝis 100 (malofte ĝis 180) centimetroj. La tigoj estas supre disbranĉitaj kaj estas silke-vile harecaj.

La folioj estas kvin- ĝis naŭ-nombre palmataj. La palmataj folietoj havas tigeton kaj formon de renverse ovaj. La plej malsupraj folioj longas 2,5 ĝis 3,5 centimetrojn kaj larĝas 1,4 ĝis 1,8 centimetrojn. Ĉiuj estas pintaj kaj je la supra surfaco kalvaj kaj je la malsupra surfaco ec. La stipuloj estas rigidharecaj.

Floroj kaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

La floroj sidas ĉe maldensa grapoloj. La unuopaj floroj havas tigetojn. La brakteoj ne estas kadukaj. La petaloj longas 15 ĝis 20 mm kaj estas blankaj, la pinto de la tigeto estas blueca. La stigmoj estas globformaj. La planto floras en Mezeŭropo de junio ĝis septembro.

La guŝaj fruktoj longas ses ĝis dek centimetrojn kaj larĝas 11 ĝis 20 milimetrojn. Ili estas flavaj. La guŝo enhavas kvar ĝis ses semojn.

Kromosomoj[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 50.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La planto enhavas venenajn kinolizidino-alkaloidojn. Oni distingas du kenotipojn: amaraj lupenoj kun 0,3 ĝis 3 % alkaloidoj en la semoj, kaj dolĉaj lupenoj kun 0,004 ĝis 0,01 % da alkaloido en la herbo.

Disvastigo kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La blankaj lupenoj hejmiĝas en la okcidenta mediteranea regiono kaj en Mezeŭropo. La specio estas malpli kalka kaj frostsentema ol la flava lupeno (Lupinus luteus).

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Boligitaj kaj en salakvo metitaj semoj de la blanka lupeno.

La blanka lupeno estas kultivata pro la alta enhavo de proteinoj kaj karbonhidratoj. La blanka lupeno estas ŝatata nutraĵplanto en kelkaj mediteraneaj regionoj –precipe en Egiptujo.[1]

En la tradiciaj regionoj, en kiu ĝi estas kultivata, la blanka lupeno ankaŭ estas uzata kiel homa nutraĵo post la forigo de la amaraĵoj. Oni aldonas al la grena faruno 10 ĝis 20 % de lupena faruno. En Italujo, Hispanujo, Portugalujo kaj kelklaj aliaj regionoj, kiel en Brazilo la semoj estas ŝatata nutraĵo (itale: lupini, portugale: tremoços, hispane: altramuceschochos, katalune: tramussos, eŭske: eskuzuria, galege: chícharos de raposo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Siegmund Seybold (elddonisto): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-ROM), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6
  1. Zohary und Hopf; 123, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]