Saltu al enhavo

Blankaflugila serino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaflugila serino
Blankaflugila serino, ilustraĵo de William Matthew Hart, 1888
Blankaflugila serino, ilustraĵo de William Matthew Hart, 1888
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. leucopterus'
Serinus leucopterus
(Sharpe, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaflugila serino, Serinus leucopterus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia specio de loĝantaj birdoj en sudokcidenta Kabprovinco, Sudafriko. Tiu specio troviĝas en matura arbustaro de protea, veprejaj makisaj valoj kaj arbaroj en montoj de sudokcidenta Kabprovinco. Ties teritorio ne atingas la marbordon.

La Blankaflugila serino estas 15-16 cm longa kun granda hela beko. Plenkreskulo havas grizbrunajn suprajn partojn, nigran mentonon, blankan gorĝon kaj du fajnajn sablokolorajn flugilstriojn (kio nomigas iom troe la specion). Subaj partoj estas sablokoloraj kun hela strieco. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junaj birdoj estas pli striecaj sube ol plenkreskuloj.

La alvoko de la Blankaflugila serino estas trileca trii-lii-luu aŭ dolĉa sŭiit. La kanto estas laŭta medley de pepado kaj trilado, kun multe da imitado.

La Blankaflugila serino konstruas malferman tasforman neston el fajnaj tigetoj kaj alia plantomaterialo kaj kovrita el planta lanugo. Ĝi situas en densa arbusto.

La Blankaflugila serino estas malpli gregema ol aliaj kanarioj. Ili kutime troviĝas solaj aŭ en paroj, aŭ eventuale en malgrandaj grupoj. Ĝi estas timida kaj retirema birdo kiu restas en densa vegetaĵaro. Kiam ĝi flugas, ĝi tuj plonĝas al ŝirmejo. Ili manĝas semojn, (ĉefe tiujn de proteoj, Othonna amplericaules kaj Rhus anarcardia) kaj iom da fruktoj, nektaron kaj burĝonojn. Insektoj estas eventuale manĝataj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows de ISBN 0-7136-8017-2