Blankakapa cinklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa cinklo
Blankakapa cinklo
Blankakapa cinklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Specio: C. leucocephalus'
Cinclus leucocephalus
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakapa cinklo (Cinclus leucocephalus) estas akva kantobirdo de la familio de Cinkledoj kiu loĝas en Sudameriko. Ĝi estas mezgranda nigra birdo kun blankaj partoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgrandaj birdoj (15 cm longaj) dukoloraj kun partoj kaj malhelbrunaj kaj blankaj, kio rilatas al la Blankgorĝa cinklo, sed tiu havas pli da blanka etendo, nome en kapo kaj ventro. Pli precize plenkreskulo havas kronon grizecblankan kun nigrecaj strioj al la nuko; tiu blankeca kapo nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie la grekaj vortoj “leŭko” kaj “kefale” respektive signifas kaj blanka kaj kapo. La dorso, ŝultro, pugo, flugilplumoj kaj flugilkovriloj estas uniforme nigrece malhelbrunaj. La mentono, la gorĝo kaj la brusto formas blankecan etendareon kiu kontrastas kun la resto de la subaj partoj (ventro kaj flankoj) kiuj montras la saman koloron de la dorso kaj flugiloj. Dividas la du blankaj zonoj (kapo kaj subaj partoj) malhelbruna strizono kiu venas de la ankaŭ malhela beko al la okulo (kie plilarĝiĝas), malantaŭen (pli larĝiĝas) kaj flanke subeniras al la ankaŭ malhelaj ŝultroj. La subflugiloj estas ankaŭ grizecnigraj kun interna blanka makulo videbla dumfluge. La iriso estas bruna, la beko nigra. La gamboj kaj piedoj estas plumbogrizaj.

La krio estas tranĉata "zit zit". La kanto estas pova kaj muzika trilado malfacile aŭdebla pro la bruo de akvofaletoj kaj zumado de la torento.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas ruzaj kaj malfacile kapteblaj, ĝenerale moviĝas laŭ paroj serĉe de nutrado kaj scivolemas, kiam ili preferas vidi observanton.[1] Kutimoj estas tre similaj al tiuj de aliaj cinkloj. Ĉiukaze ili nek plonĝas en la torentoj nek naĝas tiom ofte kiom la specioj de Nordameriko (Cinclus mexicanus) kaj Eŭrazio (Cinclus cinclus). La tekniko uzata por serĉi nutradon konsistas ĉefe je plaŭdo sur borda akvo. Ili same plukas en la mezo de rokoj. Ili ne restas en tro kirlitaj akvoj escepte ĉe la limo de akvofalo. Ili ankaŭ traserĉas la bordajn grundojn serĉe de teraj predoj kiaj tervermoj. Ili manĝas ĉefe akvajn senvertebrulojn, sed ankaŭ terajn moluskojn de la bordoj. Oni supozas, ke la Blankakapaj cinkloj estas loĝantaj birdoj, sed oni ne scias ĉu ili faras altitudinajn movojn vintre kiel aliaj parencoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulte pri la reproduktado de tiu neotropisa specio. Nur oni konis du nestojn en Ekvadoro. La unua estis en rokfendo kovrita de musko, kaŝita malantaŭ akvofalo, ĉirkaŭ 1 m 30 cm sub la akvofluo. Kiel ĉe aliaj cinkloj estis sferoforma kaj kovrita el musko eksterne kaj kun flanka enirejo. Interne estis kovrita el mortintaj folioj, arboŝeleroj kaj eĉ plastopecoj. La dua nesto estis en mallarĝa fendo de roka klifo ĉe akvofalo. La ovoj estis 2, ne detale priskribitaj, sed probable blankaj. Ĉar estas granda latituda diferenco inter nordo kja sudo de la teritorio, oni trovis idojn en tre diversaj epokoj de la jaro.

Vivejo kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Blankakapaj cinkloj ĉeestas la montarajn torentojn. Ili same instaliĝas laŭlonge de grandaj riveroj aŭ de etaj rojoj. Ili preferas purajn akvojn, sed oni trovas ilin same ĉe neklaraj akvoj almenaŭ provizore. Ties habitato situas je altitudoj kiuj varias de 1000 al 3900 m, tio estas ĝis la supra limo de altebenaĵoj.

Ili estas endemiaj de precizaj areoj de nordokcidenta Sudameriko, nome ĉe Andoj, de Venezuelo al centra Bolivio, tra Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Je tiu tiom etenda teritorio oni povas trovi ĝis 3 agnoskatajn subspeciojn : C.l. leucocephalus, la nomiga raso (Andoj de Peruo kaj Bolivio) - C.l. leuconotus (Okcidenta Venezuelo, Kolombio kaj Ekvadoro) - C.l. vivularis (montaroj de Santa Marta, en norda Kolombio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arteaga K. Nino. (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]