Blankflugila ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankflugila ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Chlidonias Chlidonias
Specio: Blankflugila ŝterno 'Chlidonias leucopterus'
Coenraad Jacob Temminck 1815
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Chlidonias leucopterus - MHNT

La Blankflugila ŝterno (Chlidonias leucopterus), aŭ iom pli ĝuste Blankflugila nigra ŝterno, estas eta ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj, ĝenerale troviĝanta ĉe internaj akvoj en sudorienta Eŭropo orienten ĝis Aŭstralio. Kiel la nomo supozigas, ĝi havas blankajn flugilojn, sed nur parte kaj dum reproduktado, kontraste kun la ĉefa eco de la ŝternoj de la genro Chlidonias, tio estas ĉefe malhela plumaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 20–23 cm longaj, kun enverguro de 63–67 cm kaj pezo de 40-80 g kaj mezaveraĝe 62 g, kun malhela plumaro en reprodukta sezono, escepte flugilojn, pugon kaj voston. Ili havas mallongajn ruĝajn krurojn kaj fortikan kaj ruĝan bekon (nigreca vintre), kiu mezuras 22–25 mm, pli mallonga ol la kapo. Reproduktuloj havas nigrajn kapon, kolon, dorson, antaŭajn subflugilojn kaj subajn partojn ĝis la vosto, kiu estas blanka kiel la pugo, kaj tre kontrasta kontraŭ la malhela korpocentro. Kontraste kun tiu nigro, la malantaŭaj subflugiloj estas helgrizaj kaj la supraflugiloj estas blankaj en la antaŭa duono kaj helgrizaj en la dua duono. La flugiloj estas longaj kaj pintaj. Stare la birdo montras rimarkindan kontraston inter nigraj kapo, brusto kaj ventro (krom malhelgriza dorso) kontraŭ blankaj dorsocentroj, flugiloj kaj vosto. La vosto estas nur iome forkoforma.

Vintre plej granda parto de la nigro griziĝas aŭ eĉ blankiĝas kaj restas nigro nur ĉenuke; paradokse blankaj partoj ankaŭ griziĝas. Tiele subaj partoj estas blankaj escepte malantaŭaj flugiloj kiuj estas helgrizaj kaj supraj partoj estas grizaj escepte blankan kolon.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Ĝia reprodukta medio estas nesalaj marĉoj el sudorienta Eŭropo, ĉefe Ukrainio, tra la Kaŭkazo ĝis centra Azio, Irako kaj Manĉurio. Vintre ili migras al Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Tiu palearktisa specio estas rara vaganto en Norda Ameriko, precipe en la marbordo de Atlantiko (kelkaj vidaĵoj en la Pacifiko) kaj interne en la zono de la Grandaj Lagoj.

La eŭropa loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 7-10,000 reproduktaj paroj, precipe en Ukrainio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel la aliaj "marĉoŝternoj" de la genro Chlidonias, kaj malkiel la "blankaj" ŝternoj de la genro Sterna, tiuj birdoj ne plonĝas por kapti fiŝojn, sed nur flugas malrapide super la akvosurfaco por pluki erojn el tiu surfaco kaj kapti insektoj dumfluge; foje eĉ ĉe terkulturejoj. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj etajn fiŝojn, plej ofte en grupoj. Dumfluge la birdo aperas fortika. La flugilfrapo estas trankvila.

Ili plej ofte nestas kolonio po dekoj ĉu sur flosanta vegetaĵaro ĉu surgrunde tre proksime al akvo. Tie la ino demetas 2-4 ovojn en nesto konstruita el junkeroj kaj alia plantaro. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 semajnoj kaj manĝigas la idojn dum unu monato. La specio atingas seksan maturecon la duan jaron.

Dum la reprodukta sezono ili ĉeestas marĉojn kaj lagetojn; poste grandajn lagojn, estuarojn kaj marbordajn lagetojn, sed ne nepre ĉemare, kie ili ĉeestas nur por tramigri.

La Blankflugila ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]