Blankokula muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula muŝkaptulo
Blankokula muŝkaptulo
Blankokula muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Melaenornis
Specio: M. fischeri'
Melaenornis fischeri
(Reichenow, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankokula muŝkaptulo, Melaenornis fischeri, estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas foje lokata en la genro Dioptrornis anstataŭ Melaenornis. Estas malhelbruna al nigreca birdo supre (ĉefe en flugiloj kaj vosto), pli sablokolora sube. En la malhela kapo elstaras la hela okulringo de kio devenas la komuna nomo de la specio.

Ĝi estas indiĝena de la altaj teroj de Afriko el Etiopio kaj Kenjo tra Orienta Afriko al orienta Kongo kaj Malavio. En Kenjo ĝi ne ĉeestas en la oriento kaj nordo de la lando. Ĝi estas birdo de altaj teroj kiu estas komuna en arbaraj habitatoj, inklude ĝardenoj.

Ĝi estas tre rimarkinda birdo kutime vidata ĉu sola ĉu laŭ paroj. La Blankokulaj muŝkaptuloj estas ofte vidataj ĉu kaptantaj insektojn dumfluge ĉu elgrunde. Ili ripoziĝas laŭ stara sinteno sur branĉoj, stumpoj, trafikindikiloj ktp.

La scienca nomo omaĝas la germanan esploriston Gustav Adolf Fischer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]