Blazono de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Argentino
Oficiala versio de la blazono de Argentino
Oficiala versio de la blazono de Argentino
Uzata ekde: 1944 (unua versio ekde 1813)
vdr

La blazono de Argentino en sia nuna formo validas ekde la jaro 1944, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1813.

La blazonŝildo havas la formon de elipso en rilato 14:11. Fone bildiĝas la du naciaj koloroj de Argentino, kiuj ankaŭ dominas la nacian flagon: supre helbluo (hispane celeste, do "ĉielbluo") kaj sube blanko (heraldike arĝento). La du renkontiĝantaj manoj simboligu la unuecon kaj fratecon de la argentinaj provincoj. La du manoj tenas bastonon, kiun kronas friga ĉapo: la bastono simboligu la pretecon defendi la liberon, kaj la ĉapo reference al la jakobenoj de la franca revolucio de 1789 simboligu la respublikan, demokratian staton de Argentino daŭre libera de kolonia influo de la monarkia Hispanio. La argentina blazono do per siaj simboloj referencas al la tri valoroj de la franca revolucio de 1789: libereco, egaleco kaj frateco.

Super la blazonŝildo videblas suna simbolo kun 21 alterne rektaj kaj ondantaj radioj, kiu simboligu la prosperigon de Argentino. La suna simbolo, nomata "suno de majo" aŭ "inkaa suno", ekde aprilo 1813 aperis en la blazono de Argentino (ĝi same dekoras la nacian flagon). Suna simbolo kun vizaĝo, ĉirkaŭita de radioj, en la inkaa mitologio reprezentis la dion Inti, filo de la ĉefdio Virakoĉa kiu kreis la mondon. La blazonŝildon ĉirkaŭas laŭrokrono, kiu reprezentu la armean venkon en la batalo pri ŝtata sendependeco. Ambaŭ branĉoj de la laŭra krono interplektiĝas per rubando helblua-blanka.