Blua-flava arao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua-flava arao
Blua-flava arao en Birdoparko Jurong, Singapuro
Blua-flava arao en Birdoparko Jurong, Singapuro
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Ara
Specio: A. ararauna
Ara ararauna
L., 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de blua-flava arao (verde)
Arealo de blua-flava arao (verde)
Arealo de blua-flava arao (verde)
Sinonimoj

Psittacus ararauna, L., 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blua-flava araoblua-ora arao (Ara ararauna) estas granda sudamerika papago el tribo Arini, membro de neotropisa grupo de papagoj konataj kiel araoj. Ĝi havas plumaron kun bluaj supraj partoj kaj oranĝece flavaj malsupraj partoj. En naturo la papagoj troveblas en sudamerikaj arbaroj, arbustejoj kaj savanoj. Blua-flavaj araoj ankaŭ estas tre popularaj en birdobredada kulturo kaj kiel dombirdoj pro sia bela aspekto, inteligenteco, eblo reprodukti homan parolon kaj amikemeco al homoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dumfluge en Birdoparko Jurong en Singapuro, montrante la distingajn brilajn orkolorajn ĉefplumojn.

Blua-flavaj araoj estas tre grandaj birdoj inter 76 kaj 86 cm longaj kaj pezaj ĝis 1.5 kg, kio metas ilin inter la plej grandaj papagoj. Ili havas tre brilan aspekton kun plumaro hele blua sur la dorso kaj supraj partoj de la flugiloj, iom pli malhele blua sur la malantaŭaj partoj de la kolo kaj de la kapo, limekolora ĝis verdece flava sur la frunto kaj oranĝece flava sur la ventro kaj malsupraj partoj de la flugiloj, inklude ĉefplumojn. Iliaj dikaj kaj grandaj bekoj estas pure nigraj kaj same iliaj ungegoj, kaj la piedoj estas grizaj. Plumoj sub la beko kaj sur antaŭa parto de la kolo ankaŭ estas nigraj. Vangoj estas plejparte kalvaj kun pure blanka haŭto, sur kiu malgrandaj nigraj plumoj formas karakterajn striojn ĉirkaŭ la okuloj. Irisoj estas tre malhele flavaj aŭ arĝentece grizaj. Kolorado havas ioman variecon inter diversaj populacioj, ekzemple birdoj de Trinidado kaj Tobago havas pli oranĝkolorajn, eĉ iom brunecajn malsuprajn plumojn.[1]

En naturo blua-flavaj araoj vivas averaĝe 30–35 jarojn kaj iĝas sekse fekundaj post 3–6 jaroj. Ili uzas siajn fortajn bekojn por diskraki nuksojn aŭ por grimpi de branĉo al branĉo.[1]

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La specio renkonteblas en Peruo, Brazilo, Bolivio, Ekvadoro kaj Paragvajo. Ĝia arealo atingas Centran Amerikon, kie ĝi troveblas en plej sudaj partoj de Panamo. Kvankam en la 1970-aj jaroj blua-flavaj araoj preskaŭ tute malaperis el Trinidado, programo de reenkonduko de sovaĝaj araoj el Gujano inter 1999 kaj 2003 sukcesis reestabli stabilan populacion de la birdoj en naturrizervejo ĉirkaŭ marĉo Nariva sur Trinidado.

Krome, ekzistas populacioj de blua-flavaj araoj kiuj devenas de perditaj aŭ ellasitaj dombirdoj, inter aliaj sur Puertoriko[2] kaj en sud-eosta parto de Florido.[3]

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de blua-flavaj araoj estas minacata en Paragvajo, sed en aliaj partoj de ĝia sudamerika arealo la specio estas sufiĉe kutima kaj la populacioj ŝajnas stabilaj. Do, BirdLife International listigas la specion kiel malplej zorgiga.[2] CITES listas blua-flavan araon en Apendaĵo II de specioj kun limigenda kaj kontrolenda komerca uzo.

Reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

Ara ararauna - MHNT
20-taga ido de blua-flava arao

Blua-flavaj araoj estas monogamiaj kaj plej ofte formas stabilajn parojn por tuta vivo. Ili nestas preskaŭ senescepte en trunkoj de mortintaj palmoj, plej ofte de la specio Mauritia flexuosa. Normale la ino metas po du aŭ tri ovoj kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 28 tagoj. Plej ofte nur unu el la idoj estas dominanta kaj ricevas plejparton de nutraĵo, kaj la aliaj mortas pro malsato. La idoj elnestiĝas averaĝe post 97 tagoj post eloviĝo. La iĉoj iĝas pli brilkoloraj kiam ili iĝas pretaj por pariĝo. Ju pli brilaj estas liaj koloroj des pli granda estas lia ŝanco trovi partnerinon.[4]

Birdobredado[redakti | redakti fonton]

Blua-flavaj araoj estas tre popularaj inter birdobredistoj kaj birdoposedantoj pro sia belo, inteligento kaj ĝenerale amikema konduto. Tamen, ili ne estas tre "facilaj" dombirdoj. Unue, ili estas tre grandaj kaj bezonas grandan spacon por flugi. Organizaĵo de papagobredistoj World Parrot Trust rekomendas ke la ejo por blua-flava arao estu almenaŭ 15 m longa.[5] Krome, la araoj bezonas ekzerci siajn bekojn kaj normale ronĝas kaj disŝiras diversajn objektojn de sia medio, inkluzive meblon kaj doman aparataron se la brido loĝas en homa loĝejo. Ili ankaŭ estas tre bruaj kaj laŭte krias kiam ili bezonas atenton aŭ komunikiĝon kun homoj.

En kapteco, kun bona dieto, ekzerco kaj adekvata veterinara flegro blua-flavaj araoj povas vivi ĝis 60 jaroj aŭ pli.[6] Do, birdoposedantoj devas konsideri ke la birdo povas probable postvivi sian homon.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ffrench, Richard. (1991) A guide to the birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Ithaca, N.Y.: Comstock Publishing. ISBN 978-0-8014-9792-6.
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2012). “Ara ararauna”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26-a de novembro 2013.. 
  3. Krishnan, Karunya. "Macaws on campus 'awesome' but noisy." The Miami Hurricane. 2009.
  4. Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 235. ISBN 978-1-84309-164-6.
  5. Blue and Gold Macaw (Ara ararauna) | Parrot Care. World Parrot Trust. Alirita 28-a de januaro 2010.
  6. Blue & Gold Macaws aka Blue & Yellow Macaws. Beautyofbirds.com. Alirita 24-a de aprilo 2018.