Bo Gu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bo Gu
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1907 (1907-05-14)
en Hangĝoŭo
Morto 8-an de aprilo 1946 (1946-04-08) (38-jaraĝa)
en Xing County
Mortokialo aviadila kraŝo
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio
Alma mater Moskva Universitato Sun Jatsen
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Kin BangksianQin Bangxian (ĉine 秦邦憲, pinjine: Qín Bāngxiàn), plej bone konata kiel Bo Gu (ĉine 博古, pinjine: Bó Gǔ; Wade-Giles: Po Ku; naskiĝis la 14-an de majo 1907, mortis la 8-an de aprilo 1946) estis veterana estro de la Ĉina Komunista Partio kaj membro de la grupo nomita "28 Bolŝevikoj".

Li studis en la Universitato de Ŝanghajo, kie li familiariĝis kun la ideoj de marksismo kaj leninismo kaj aliĝis al movadoj kontraŭ imperiismo. Poste li estis sendita al Moskvo al la Sun Yat-sen Universitato, kie li plue studis kaj marksismon kaj [[leninismon. Thiu Universitato estis establita de la fondinto de la Kuomintango por flifortigi sian aliancon kun Sovetunio kaj la ĈKP. Ties celo estis sisteme trejni junajn revoluciulojn por la ĉina revolucio laŭ rusia modelo. Li kun aliaj kolegoj formis la grupon nomitan "28 Bolŝevikoj". El 1931 tiu linio bolŝevika konkurencis per helpo de la Kominterno kun la enlandaj komunistoj kiel Mao Zedong, Zhou Enlai kaj aliaj. Dum la Longa Marŝado, pro la fortaj perdoj, Mao restrukturis la armeajn kadrojn kaj Bo estis iom deflakigita, kvankam ankoraŭ apartenanta al la Politburoo. Fakte Mao bezonis grupanojn por sia propra lukto ene de la partio. En 1936 Bo, tiam nomita Qin, partoprenis en la negocado por starigi unuigitan fronton kun la Kuomintango por militi kontraŭ la ekspansiismo de la Japana Imperio. Poste li estis ministro kaj el 1941 estro de la propaganda servo. En 1945 li akompanis Mao al Ĉongĉingo por negocadi kun la Kuomintango packonsenton kaj eviti enlandan militon. En Februaro 1946 revene al Janan li mortis pro aviadila akcidento en Ŝanŝio.