Bodil Biørn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodil Biørn
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1871 (1871-01-27)
en Kragerø
Morto 22-an de julio 1960 (1960-07-22) (89-jaraĝa)
en Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo flegisto • misiisto
vdr

Bodil Catharina Biørn (Kragerø, Norvegio; 27an de januaro 1871 - Oslo, 22an de julio 1960; armene Բոդիլ Բիորն) estis norvega misiistino, humana laboristino, flegistino kaj akuŝistino. Ŝi estis misiistino inter la armena loĝantaro en la orienta parto de Turkio (tiam ero de la otomana imperio) kie atestis la persekutadojn kiujn suferis ĉi tiu etna loĝantaro tie.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Bodil Biørn naskiĝis en la sino de bonstata familio posedanta ŝipon. Komence ŝi deziris esti kantistino, sed kiam ŝi estis 25-aĝa decidis porti religian vivon kaj komencis studi flegadon en la Diakonissehuset de Kristiania (nuna Oslo). Fine ŝi finis siajn studojn en Germanio en 1905 kaj estis sendita eksterlanden kiel parto de la Kvinnelige Misjonsarbeidere, la Ligo de Misiaj Virinoj.

Atestanto de la armena persekutado en la otomana imperio[redakti | redakti fonton]

Laboris ŝi unue kiel misia flegistino en Mezereh, en la provinco de Kharberd, en la oriento de Turkio. Tiam parto de la otomana imperio. Oni scias ke tiam ŝi vojaĝis al la turka urbo de Mus, daŭrigante la laboron de germanaj misiistoj kaj pligrandigis, inter aliaj aferoj, klinikon por movaj pacientoj de dek litoj. Akceptis poste la postenon de direktorino de ambaŭseksa orfejo. Krome, ŝi laboris en lernejo kie knabinoj kaj edziĝintaj virinoj lernis legi, skribi kaj bazaj matematikoj. Kune kun ŝi ankaŭ estis la sveda misiistino Alma Johansson.

Post ol atesti la hororojn de la milito propraokule, ŝi dokumentis ilin en sia taglibro kaj en siaj fotoj, ekzemple la detruo de la tuta armena distrikto, kie granda parto de la loĝantaro, inter ili proksimaj kunlaborantoj ŝiaj kaj pluraj infanoj de la orfejo, mortis aŭ estis murditaj. Ŝi revenis al Norvegio en 1917.

Armenio kaj Sirio[redakti | redakti fonton]

Post flegi armenajn orfojn en Libano kaj Konstantinopolo, en 1921 vojaĝis al la ĵus kreita respubliko de Armenio, ĉefe al Alexandropol (nun Gjumri), kaj komencis orfejon kun la nomo de Lusaghbyur, kun mono kolektita en Norvegio. Ŝi estis forpelita de la loko por la bolŝevistoj en 1924, juste post kiam Armenio eniris en Sovetion. La bolŝevistoj ne permesis ke la kristanaj organizoj operaciu orfejojn kaj plenumu misiajn laborojn.

Post ĉi tio Biørn marŝis en Halepon, en Sirio, kaj kreis novan orfejon kaj klinikon kiu estris ŝi mem ĝis 1934, kiam ŝi revenis en Norvegion.

Ĝis ŝia morto, ŝi daŭrigis, per kolektoj, artikoloj de gazetaro kaj konferencoj, siaj humanaj streboj por helpi la armenojn rifuĝintajn kaj al la orfoj kiuj estis postvivintaj al la unua mondmilito.

Fotado[redakti | redakti fonton]

Bodil Biørns prenis fotojn dum pluraj jardekoj dum estis en Armenio, kaj de la apudaj zonoj. La fotografa registro estas disponebla en la Riksarkivet, la nacia arĥivo de Norvegio.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Kragerø[redakti | redakti fonton]

Monumento al Bodil Biørn estis starigita la 29an de majo de 2004 fronte de la nova urbodomo de Kragerø. Bodil Biørn vivis en tiu konstruaĵo dum sia infanaĝo, kiam la domo apartenis al la familio Biørn.

La monumento estas granda ŝtono de Halepo kun reliefo bronza kaj plato kie legeblas:

Citaĵo
 Her bodde en stor norsk filantrop

Misjonær Bodil Catharina Biørn
Født i Kragerø
27. januar 1871 – 22. juli 1960
Hun viet sitt liv til hjelp for armenske flyktninger og foreldreløse barn som overlevde det ottomanske folkemordet i begynnelsen av det 20. århundre.

Gitt av armenske overlevende i Aleppo
  Ĉi tie loĝis norvega filantropo

Misiistino Bodil Catharina Biørn
Naskiĝinta en Kragerø
27a januaro 1871 - 22-a junio 1960
Ŝi dediĉis sian vivon por helpi al armenaj rifuĝintoj kaj al orfaj infanoj supervivintaj la genocidon otomanan komence de la 20a jarcento.

Donacita de supervivintoj en Halepo. 
— kilde

Estis donacita al la komunumo de Kragerø fare de grupo de armenoj, en kunlaborado kun la nepo de Bodil Biørns, Jussi Flemming Biørn, agnoske de la streboj kaj laboro de Bodil Biørns en Armenio por helpi la loĝantaron dum la epoko de la otomana imperio.

Memoriga plato en Erevano, Armenio[redakti | redakti fonton]

En la somero de 2008, estis prezentita memoriga plato al Bodil Biørn donacita de la Muzeo de la Armena Genocido de Erevano.

Eldonoj pri ŝi[redakti | redakti fonton]

  • La historio de Bodil Biørn[1], retpaĝo en la Nacia Arĥivo de Norvegio
  • Med Guds blikk i Armena (Kun la rigardo de Dio en Armenio), artikolo eldonita en 2a de aŭgusto 2009 en forskning.no de la ĵurnalisto Mia Kolbjørnsen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]