Boldva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boldva estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény.

Kalvinana preĝejo de Boldva

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Boldva situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, Sajó preterfluas, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Tornanádaska. Edelény kaj Sajószentpéter troviĝas po 10, Miskolc 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo "Buldua", sed pli frue en 1180 monaĥejo konstruiĝis. En 1285 la tataroj detruis la preĝejon kaj la monaĥejon. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. La refondiĝo en 1690 okazis. En 1896 fervojo, pli precize interurba tramo ekfunkciis. En 1919 la ĉeĥoj okupis la vilaĝon, sed poste la hungara Ruĝa Armeo reokupis ĝin. Dum la 2-a mondmilito la judoj deportiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo kaj ŝtata bieno funkciis en Boldva. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, poŝto.

Kalvinana preĝejo de Boldva el la supro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.vendegvaro.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.gyaloglo.hu