Tornanádaska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tornanádaska [tornanAdaŝka] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. Tiu nomo uziĝas de 1905 por fari diferencojn de la similaj loknomoj.

Preĝejo de Tornanádaska
Kastelo de Tornanádaska

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tornanádaska situas en valo de rojo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojo Miskolc-Slovakio, fine de fervojo el Miskolc. Edelény troviĝas 36, Kazincbarcika kaj Encs po 44, Putnok 48 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1280 en formo "Nádasd". En 1570 la loĝantoj rifuĝis de la turkoj. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio kaj iĝis limpasejo. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado kaj la limpasejo ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Tornanádaska naskiĝis Sámuel Gyulay (generalo).

Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando[redakti | redakti fonton]

En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.